Malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plasmodio, la parazita organismo kiu kaŭzas malsanon malario.

Malsano (mal + sano) estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. La malsanon povas kaŭzi internaj kialoj: fiziologia malordo aŭ psika stato (depresio), aŭ eksteraj kialoj: prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj, toksoj.

La malsano estas kutime konsiderata kiel nedezirinda kondiĉo, traktinda pere de Medicino, kaj asociita kun specifaj simptomoj kaj signoj. En homoj, "malsano" estas ofte uzita pli larĝe por paroli pri ajna kondiĉo kiu kaŭzas doloron, misfunkcion, aflikton, sociajn problemojn kaj/aŭ morton al la persono afliktita aŭ similajn problemojn por tiuj en kontakto kun la persono. En ĉi tiu pli larĝa sento, ĝi foje inkluzivas vundojn, kriplaĵojn, malordojn, sindromojn, infektojn, deviajn kondutojn kaj maltipajn variojn de strukturo kaj funkcio, dum en aliaj kuntekstoj kaj por aliaj celoj ĉi tiuj povas esti konsideritaj kiel apartaj kategorioj.

Klasifikado

Oni distingas inter la malsanoj surbaze de la atakata organismo:

Kompreneble kelkaj nurbestaj malsanoj povas transsalti al homo, kies korpo, imunsistemo ne taŭgas defendi sin kontraŭ la nova ataka organismo. Tiam multaj mortas (ekz. la birda gripo en 2003-2004 kaŭzis morton de centoj).

Laŭ alia klasifikado, estas kvar ĉefaj tipoj de malsano: patogena malsano, deficita malsano, hereda malsano kaj fiziologia malsano.

Infekto

La nigra morto laŭ mezepoka ilustraĵo.

Ĉi tiu termino larĝe rilatas al ajna eksternorma kondiĉo kiu difektas normalan funkcion. Ofte, ĉi tiu termino estas uzita por aludi specife al infektaj malsanoj, kiuj estas klinike evidentaj malsanoj kiuj rezultas el la ĉeesto de patogenaj mikroorganismaj agentoj, inkluzivante virusojn, bakteriojn, fungojn, protozoojn, aŭ nenormalajn proteinojn konatajn kiel prionoj. Infekto kiu ne produktas klinike evidentan kripliĝon de normala funkciado ne estas konsiderata malsano. Ne-infektaj malsanoj estas ĉiuj aliaj malsanoj, inkluzivanta plejpartojn de formoj de kancero, kora malsano kaj genetika malsano.

Socia signifo de malsano

Obezeco estis statusa simbolo en renesanca kulturo: "La toskana Generalo Alessandro del Borro", atribuita al Andrea Sacchi, 1645. Ĝi estas nun ĝenerale rigardata kiel malsano.

Iu korpa aŭ psiĥa kondiĉo povas esti konsiderata malsano en kelkaj kulturoj aŭ epokoj sed ne en aliaj. Kondiĉoj kiel atento-deficita hiperactiveco kaj obezeco estas konsiderataj malsanoj en kelkaj evoluintaj landoj, sed estis rigardataj malsame en aliaj kulturoj. Ekzemple, obezeco ankaŭ povas reprezenti riĉecon kaj abundon kaj estas statusa simbolo en malsategafektitaj areoj kaj kelkaj lokoj frapitaj de HIV/Aidoso.

Malsano havigas la socian legitimadon de iuj favoroj, kiel kuracado, evito de laborado aŭ atento fare de aliuloj. Kontraŭe, ekzistas devontigo al la malsana persono serĉi traktadon kaj penon resaniĝi. Kiel komparo, oni konsideru gravedecon, kiu ne estas kutime interpretita kiel malsano, sed aliflanke, ĝi estas konsiderita de la kuraca komunumo kiel kondiĉo postulanta kuracan prizorgon.

La identigo de kondiĉo kiel malsano, prefere ol kiel simple vario de homa strukturo aŭ funkcio, povas havi gravan socian aŭ ekonomiajn implikaĵojn. La polemikaj rekonoj kiel malsanoj de post-traŭmata streĉiteca malordo, de ripetema moviĝo-vundo aŭ de Golf-Milita sindromo havis amason da pozitivaj kaj negativaj efikoj sur la financa kaj aliaj respondecoj de registaroj, kompanioj kaj institucioj al individuoj, kaj ankaŭ sur la individuoj mem. La socia implico vidi maljuniĝon kiel malsano povus esti profunda, kvankam ĉi tiu klasifiko ne estas ankoraŭ vasta. Lepruloj estis grupo de afliktitaj individuoj kiu estis historie malakceptitaj kaj la termino ankoraŭ elvokas socian honton. Timo de malsano ankoraŭ povas esti vasta socia fenomeno, kvankam ne ĉiuj malsanoj elvokas ekstreman socian honton.

Socia kondiĉo kaj ekonomia statuso efikas sur sanon. Malsanoj de malriĉeco estas malsanoj kiuj estas asociita kun malriĉeco kaj malalta socia statuso; malsanoj de bonfarto estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun alta socia kaj ekonomia statuso. Kiuj malsanoj estas asociitaj kun kiuj statoj varias laŭ tempo, loko kaj teknologio. Kelkaj malsanoj, kiel diabeto, povas esti asociitaj kun ambaŭ malriĉeco (malriĉa manĝaĵelektoj) kaj bonfarto (longa vivo kaj hejmsidaj vivstiloj), tra malsamaj mekanismoj. La termino malsanoj de civilizacio priskribas malsanojn kiuj estas pli oftaj inter pli malnova loĝantaro. Ekzemple, kancero estas ege pli ofta en socioj en kiu plejpartoj de membroj vivas ĝis ili atingas la aĝon de 80 ol en socioj en kiu plejpartoj de membroj mortas antaŭ ol ili atingas la aĝon de 50.

Religia Vidpunkto

Sankta Roĥo, patrono de malsanuloj en katolika tradicio

Laŭ iuj religiaj tradicioj, la malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝanĝoj de la surtera vivado, kaj ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu la homaro vivas. Laŭ tiu aparta vidpunkto, pasioj kaj la ĉiuspecaj ekscesoj semas en la homoj la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, ĝi ne metus kuracigajn rimedojn je homa dispono kaj ĝia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montrus, ke estas homa devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.

Laŭ tiu vidpunkto, homoj devas rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien ilin metas ilia malsupereco, ĝis fine ili meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ili faru tion, kio dependas de ili, por plibonigi ilian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ili ne povas sukcesi, tiuj religioj instruas al siaj adeptoj elteni kun rezignacio iliajn dumtempajn malfeliĉojn.

Kontraste al la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, religio proponas al siaj adeptoj aliajn fortojn kaj la influon de la preĝo.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri malsan(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Malsanan demandu, al sana donu. 
  • Citaĵo
     Malsano venas rapide, foriras rigide. 
  • Citaĵo
     Taksi la sanon ni lernas en malsano. 

Referencoj

  1. Lernu

Vidu ankaŭ

Bildaro

Henrik Wergeland, grava norvega verkisto kaj poeto laborante dum sia pneŭmonio.
Ĥoleraj bakterioj.