Maria (patrino de Jesuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ikono de la 12a jarcento

Maria (-21? al 49?) estas laŭ tradicio la patrino de Jesuo, la fondinto de kristanismo. Ŝiaj aliaj titoloj estas la Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei), la Benata Virga Maria kaj Nia Damo (france, Notre Dame).

Ŝi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de multe da arto (ekzemple, tiuj de Danto, Leonardo, Mikaelanĝelo kaj Ŝuberto), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en la kristana mondo.

Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, ŝia edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria", ol la "filo de Jozefo" -- sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis Romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en Germanio, kie li mortis.

En Biblio

Laŭ la Biblio, Maria estis la patrino de Jesuo Kristo, estinte virgulino je lia nasko. Ŝi estis gravedigita ne de ŝia tiama fianĉo, Jozefo, sed de la Spirito Sankta.

Ŝia edzo ŝajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita doktrino pri ŝi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de ŝia rolo kiel patrino de Jesuo.

Inter aliaj, ŝi estis ĉe la Anunciacio, la Naskiĝo de Jesuo, la unua miraklo de Jesuo (ĉe la edziĝo de Kana), la Krucumado kaj la Pentekosto.

Kiam Jesuo estis sur la kruco, ŝi probable havis ĉirkaŭ 50 jarojn—ŝi ne estis juna kiel en la arto de Mikaelanĝelo kaj aliaj. Je lia morto, Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laŭ tradicio) poste transloĝiĝis al Efeso, tiama centro de la kulto de la greka virga diino Diana. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua eklezio. Ĉirkaŭ 49, Johano revenis al Jerusalemo por la unua koncilio de la eklezio kaj, laŭ iuj, Maria mortis tie kaj tiam.

En kristanismo

Altaro honore al Sankta Maria en la Pilgrimkapelo Jonental en Jonen, Svislando

Laŭ katolikismo ŝi plejparte estas ĝuste kiel en la Biblio sed plua. Ĉar katolikoj preĝas al sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo ne traktas ŝin kiel diino sed kiel sanktulo en ĉielo kiu povas preĝi al Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare la plej granda. Ŝi ankaŭ estas la plej populara.

Laŭ katolika doktrino, Maria estis naskita sen originala peko (la senmakula koncipiĝo), neniam pekis kaj post morto estis levigita de Dio al la ĉielo (la Ĉieliro de Maria). Sekve, ŝi estas la plej perfekta homo kaj sanktulo. Ŝi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis virgulino ĝis la fino de ŝia tera vivo. Laŭ katolikismo, la gefratoj de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la aramea lingvo de Jesuo kaj Maria, la vorto por frato estas ankaŭ la vorto por kuzo.

Laŭ katolikismo (kaj ortodoksismo), Maria estas la Dipatrino.

Aperoj: Laŭ popola kredo, katolikoj kredas ke ŝi iafoje aperas al kredantoj. El ŝiaj aperoj, la plej famaj estas la de Guadalupe (1531), Lourdes (1858), Fatima(1917) kaj, lastatempe, en Medjugorje en 1981. La apero ĉe Medjugorje ne (ankoraŭ?) estas agnoskita de Romo, sed la aliaj ja estas.

Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed ŝi aperis al aliaj, eĉ al kalvinistoj.

La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon (purgatorion, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj eĉ iomete disvolvigas ĝin, sed foje ŝia diro estas malfacila: ekzemple, en 1846 ŝi aperis ĉe La Salette kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj fariĝos la sidloko de la Antikristo". Ĉe Fatima, Maria antaŭdiris ke Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.

Laŭ katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de decembro, naskiĝis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je la 25-a de decembro kaj estis levigita al ĉielo je la 15-a de aŭgusto.

La plej fama preĝo al Maria estas la Ave Maria

Unu el la plej furora preĝo inter katolikoj estas la rozario, en kiu oni meditas pri diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple La Anunciacio, La Naskiĝo de Jesuo, La Pentekosto kaj La Ĉieliro de Maria.

Laŭ ortodoksismo (kaj laŭ orientaj katolikaj eklezioj) la titolo plej inde uzata, ne nur por indiki la kvaliton aŭ rolon de la Virgulino, sed ĉefe kiel anstataŭaĵo de ŝia nomo, estas: Θεοτόκος (Theotokos), tio estas "Dinaskintino", "Di-patrino". Per tiu termino difiniĝas la ĉefa kaj fundamenta aspekto, per kiu la Ortodoksa Eklezio, en sia kulto kaj ĝenerale, interesiĝas pri la Virgulino Maria

Laŭ protestantismo, Maria estas ĝuste kiel en la Biblio, nek plua nek malplua. Ĉar protestantoj ne preĝas al sanktuloj, ili mankas kulton de Maria. Multaj kredas ke katolikismo traktas ŝin kiel diino.

Protestantoj ne konsentas ĉu Maria estis virgulino ĝis morto: ekzemple, Lutero, Zvinglo, Kalvino kaj la luteranoj (kaj Aŭgusteno, kiun protestantoj ofte citas kiel aŭtoritato) diras jes, sed fundamentistoj diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de Mateo 13.55, inter aliaj, kiuj mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso) kaj "fratinoj". Laŭ katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laŭ skriboj de la jarcento II de gnostikismo, ili estas gefiloj de Jozefo per alia virino.

Laŭ islamo Maria ja estas la patrino de Jesuo, naskinte lin kvankam ŝi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio. Islamo honoras ŝin kiel la patrino de grava profeto kaj estas multfoje menciita en la Korano en 19-a surato.

Laŭ modernismo Maria nur estas la natura, nevirga patrino de Jesuo, la predikanto, politika ribelo, religia geniulo kaj probabla bastardo. Ŝia nasko, vivo kaj morto estis tute natura. Ĉar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antaŭe servis ĉefdiinon, granda kulto pri Maria evoluis en la fruaj jarcentoj de la Eklezio, kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ praktikas, sed la pli purisma protestantismo prave forigis. Ŝiaj raportitaj aperoj estas iaspecaj iluzioj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara