Nigra perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Melanoperdix)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra perdriko
Nigra perdriko
Nigra perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Melanoperdix
Specio: M. niger
Melanoperdix niger
(Vigors, 1829)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra perdriko, Melanoperdix niger, konata ankaŭ kiel la Nigra arbarperdriko, estas malgranda (ĝis 27 cm longa) birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Tiu specio havas dikan bekon, grizajn krurojn kaj malhelbrunajn irisojn. Ĝi estasla ununura membro de la monotipa genro Melanoperdix.

La Nigra perdriko estas klara kazo de seksa dimorfismo. La masklo havas tute brilnigran plumaron kaj nigran bekon, dum la ino estas ĝenerale helbruna birdo kun blankecaj gorĝo kaj ventro, malhela kornokolora beko kaj flanka makulo de strieco, kiel ĉe la genro Alectoris. La ino estas pli malgranda ol la masklo.

La plej klara karaktero de la specio, nome la nigreco de la masklo estas kialo por la komuna nomo kaj por ambaŭ partoj de la latina scienca nomo Melanoperdix niger, ĉar Melanoperdix estas kunmetaĵo de du radikoj nome la latina perdix, signife "perdriko" kaj la greka Melano signife "nigra", dum la porspecia niger signifas en latina denove "nigra".

La Nigra perdriko loĝas en pluvarbaroj de malaltaj teroj de Malajzia Duoninsulo, Borneo kaj Sumatro en sudorienta Azio. Ĝi troviĝis iam sed nun delonge estas formortinta en Singapuro. La ino kutime demetas 5 aŭ 6 blankajn ovojn.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Nigra perdriko estis listita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico III de CITES en Malajzio. La Nigra perdriko estas unu el plej nekonata el la Kokoformaj, ĝi estas silentema specio kiu sidas kaŭre ebene kontraŭ la grundo kaze de ĝenado, kaj tiele estas malfacile vidi ĝin en la ĝangala malhelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]