Merano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merano (Meran)
Merano
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Provinco BZ Bolzano (2005)
Geografia situo 46° 40′ N, 11° 10′ O (mapo)46.66666666666711.166666666667Koordinatoj: 46° 40′ N, 11° 10′ O (mapo)
Alto super marnivelo 325 m
Areo 26 (2005) km²
Loĝantaro 41 071 (2023)
Loĝdenso 1559 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Gratsch, Obermais, Untermais, Sinich
Najbaraj komunumoj Hafling, Tscherms, Algund, Lana, Marling, Burgstall, Schenna, Dorf Tirol, Vöran (2005)
Patrono Sankta Nikolao
Festa tago 6-a de decembro
Nomo de loĝantoj Meraner, meranesi
Poŝtkodo 39012
Imposta kodo F132
Kodo laŭ ISTAT 021051
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo http://www.comune.merano.bz.it/
Loko en mapo
vdr

MeranoMeran estas urbo kaj komunumo en Sudtirolo, norda Italio, ĝenerale plej konata por ĝiaj kuraclok-feriejoj. Ĝi situas ene de baseno de rivero Adiĝo, ĉirkaŭita de montoj altaj ĝis 3,335 m , ĉe la enirejo al la Valo Passeier kaj la Vinschgau. Kelkaj kilometroj sude troviĝas la enirejo al la Ulten-Valo.

En pasinteco la urbo estis populara kuracloko kaj feriejo por pluraj sciencistoj, literaturaj homoj, kaj artistoj, inkluzive de Franz Kafka, Ezra Pound kaj Christian Morgenstern, kiuj aprezis ĝian mildan klimaton.

Historio

Loknomo

Meran estas la germana nomo por la urbo; Merano estas la itala kaj Esperanta nomo. La ladina formo de la nomo estas Maran. La oficiala nomo de la municipo (komunumo) estas Stadtgemeinde Meran en germana kaj Comune di Merano en la itala (ambaŭ estas en oficiala uzo).

En deksepa-jarcento la latina nomo de la urbo estis Meranum.[1] Aliaj arkaikaj nomoj estas Mairania (de 857 p.K.) kaj an der Meran (de la 15-a jarcento).[2]

Origino

Historia mapo de Meran kaj ĉirkaŭa regiono (1888)

La areo estis loĝita ekde la tria jarmilo a.K., kiel montras la ĉeesto de menhiroj kaj aliaj arkeologiaj elterigoj. La historio de la urbo mem komenciĝis en 15 a.K. kiam la romianoj okupis la valon de Adiĝo fondante vojstacion, Statio Maiensis.

La setlejo unue estis menciita en 857 kiel Mairania. Dum la 13-a jarcento la grafoj en Kastelo Tirolo levis Meranon al la statuso de grandurbo kaj igis ĝin la ĉefurbo de la distrikto Tirolo. Post kiam la distrikto estis transdonita al la Habsburg-dinastio en 1363 pro la abdiko de Margareta, en 1420 Frederiko IV, Duko de Aŭstrio movis la tirolan kortegon al Innsbruck. Kvankam Merano restis la oficiala ĉefurbo ĝis 1848, ĝi poste perdis sian superregan pozicion kaj preskaŭ sian tutan gravecon kiel ekonomia centro sur la vojo inter Italio kaj Germanio. Ankaŭ la grava monfarejo estis translokita al Hall en 1477.

La tirola ribelo de 1809 kontraŭ la franca okupo denove tiris atenton al Merano. En tiu jaro, sur la monteto Küchelberg super la urbo, la armeo de kamparanoj venkis kontraŭ la unuiĝintaj francaj kaj bavaraj trupoj, antaŭ ol ilia ribelo estis finfine disbatita. Post 1-a Mondmilito, sub la Traktato de Saint-Germain-en-Laye Meran iĝis parto de la reĝlando de Italio kune kun la resto de la suda parto de la antaŭa Cisleitaniana kronregiono de Tirolo.

Blazono

La blazono de la urbo sur la ponto de la poŝto

La blazono de La urbo prezentas la ruĝan tirolan aglon, kiu sidas sur muro kun kvar pecoj de gibelinaj murkronoj kaj tri arkoj, kiuj simbolas la urbon. La blazono estas konata de 14-a jarcento. La plej malnova sigelo originas de 1353, dum la kolora estas konata ekde 1390. En bildo (1759) la aglo estas prezentita kun krono kaj verda girlando de honoro. La blazono estas videbla sur diversaj historiaj konstruaĵoj en la urbo, kiel ekzemple la ponto de la poŝto kaj la pordego de Bolzano/Bozen.[3]

Ĉefaj vidindaĵoj

La ĉefa preĝejo "Sankta Nikolao"

Vidindaĵoj de la urbo estas la mezepokaj urbaj pordegoj, la pordego Venosta (Vinschger Tor), la pordego Passiria (Passeirer Tor) kaj la pordego Bolzano (Bozner Tor). Apartenanta al la fortikaĵoj estas ankaŭ la mezepoka Ortenstein-turo, populare nomita "pulvoturo" (Pulverturm), kiu troviĝas super la urbo kaj estas atingebla per la promenvojo Tappeiner.

La ĉefaj preĝejoj estas la gotika katedralo de Sankta Nikolao kun la apuda Kapelo de Sankta Barbaro, ambaŭ de la 15-a jarcento kaj la gotika preĝejo de la Sankta Spirito de la 13-a jarcento.

Tute vidinda estas ankaŭ la bone konservita Princa Kastelo (Landesfürstliche Burg) el la 15-a jarcento, kiu estis loĝejo de Sigismondo, Arkiduko de Aŭstrio.

La Steinerner Steg ŝtonponto transiras la Passerriveron kaj datrilatas al la 17-a jarcento.

La urbo ege pluevoluigis, kiam ĝi iĝis ĉiam pli populara kiel kuraclokferiejo, aparte post la vizitoj de Imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio.

Origine de unua jardeko de la 20-a jarcento estas la teatro kaj la Kurhaus Famaj estas la arkaĵaro Wandelhalle laŭ la rivero kaj la promenejoj Gilf kaj Tappeiner.

Ekstere de la urbo troviĝas Kastelo Trauttmansdorff kaj ĝiaj ĝardenoj. La kastelo loĝigas la Muzeon de Turismo, kiu montras la historian evoluon de turismo en la provinco. Proksime al la urbo viziteblas ankaŭ Kastelo Tirolo.

Kulturo

Teatro

En la urbocentro troviĝas bela teatro konstruita je la komenco de 20-a jarcento, kie okazas profesiajn teatraĵojn kaj en la itala kaj en la germana lingvo. Ekzistas ankaŭ malgranda teatro en la keletaĝo de Kurhaus, kie estas prezentataj teatraĵoj precipe en la germana.

Muziko

Dum la tuta jaro okazas koncertoj en la granda salono de Kurhaus sed la plej grava sezono por muzikaj eventoj estas aŭtuno kiam okazas la "Meranaj semajnoj de muziko" kun famaj muzikistoj kaj orkestroj el la tuta mondo.

Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj

La areo estas konata por siaj vinoj, kaj blankaj kaj ruĝaj. La vitejoj etendiĝas ĝis rekte en la urbon. La loka vino, Meraner Leiten (Meranese di collina), estas helruĝa, plej bone trinkata juna. En la ĉirkaŭaĵo ekzistas ampleksaj fruktoplantejoj. Pomoj estas eksportataj ĉie en Eŭropo. La Forst-bierfarejo sur la rando de la urbo produktas popularan vicon da bieroj, vendataj ĉie en norda Italio.

Rivero Passer kun arkaĵaro Wandelhalle kaj promenejo

Ekonomio

Turismo

Merano estas populara turisma celo precipe por germanoj kaj italoj. En la varmaj sezonoj okazas koncertoj sur la promenejo kaj en la granda salono de la Kurhaus. En aŭtuno okazas la "Meranaj semajnoj de muziko", vico da koncertoj pri klasika kaj moderna muziko.

Ĉirkaŭ la urbo kaj en la ĉirkaŭaj montoj ekzistas belaj piediroj kaj vojoj por montbiciklado. La montareaĵo "Merano 2000" estas atingebla per telfero. Dum vintro ĝi estas la skiejo de la urbo.

Socio

Lingva distribuo

La loĝantaro konsistas precipe el due etnaj grupoj, la germana kaj la itala. Kompreneble ĉeestas ankaŭ homoj kiuj apartenas al ambaŭ grupoj. Dum la lastaj jaroj plialtiĝis ankaŭ la nombro de personoj enmigrintaj el la tuta mondo kiu aktuale (2013) egalas al ĉirkaŭ 16%.

Laŭ la censo de la jaro 2011, 50.47% de la loĝantaro parolas la germanan kiel denaska lingvo, 49.06% la italan, kaj 0.47% la ladinan.[4]

Famuloj

En la iama Meran mortis hungara politikisto Jenő Zichy.

Ĝemelurboj

La ĝemelurboj estas:

Sporto

Varianto de la komencado de ŝakludo estas nomita laŭ Merano, ek de ĝia sukcesa uzo fare de Akiba Rubinstein kontraŭ Ernst Grünfeld dum turniro okazigita en la urbo en 1924. En 1981, la mondĉampionado pri ŝako inter Anatoly Karpov kaj Victor Korchnoi estis okazigita en Merano. La unua akto de la muzikalo "Chess" ankaŭ havas kiel temo la mondan ŝakkonkursmatĉon okazinta en Merano, kaj enhavas kanton, kiu nomiĝas "Merano".

La handbala teamo de la urbo estas unu el la plej sukcesaj en Italio. Ĝi gajnis la nacian ĉampionadon en 2005. La glacihokea teamo venkis en du naciaj ĉampionadoj, sed ĝi nuntempe ludas en la dua divizio (A2-serio).

Merano havos belegan hipodromon, kie en septembro okazas la plej fama itala ĉevalkonkurso "Granda Premio de Merano".

Merano kun hipodromo kaj monto Ifinger

Sur la rivero Passer ĉiujare en junio okazas internacia konkurso de kanuo .

Esperanto

Notoj kaj referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

greke http://www.comune.merano.bz.it (Oficiala retejo) greke http://www.meran.eu/ Meran.eu], retpaĝo de la Turismo-Adminstracio greke http://www.burggrafenamt.com/ Turismo] (de) greke http://www.burggrafenamt.com/it Turismo] (it) greke http://www.youtube.com/watch?v=qsNLKYnx3rU Filmeto pri la urbo en Esperanto



  1. Johann Jacob Hofmann,Lexicon Universale(1698), lemma'Tirolis'
  2. Egon Kühebacher,Die Ortsnamen Südtirols, Vol. 1 (2000), lemmaMeran
  3. Gryffindor (2011) Image of the coat of arms on the Bozner Tor. Wikimedia Commons. Alirita 17 June 2011.
  4. journal 2012, " month=June|title=Volkszählung 2011/Censimento della popolazione 2011|journal=astat info|issue=38|pages=6-7|publisher=Provincial Statistics Institute of the Autonomous Province of South Tyrol|url=http://www.provinz.bz.it/astat/de/service/256.asp?news_action=300&news_image_id=563169%7Caccessdate=2012-06-14"