Mihály Horváth (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Horváth
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1809 (1809-10-20)
en Szentes
Morto 19-an de aŭgusto 1878 (1878-08-19) (68-jaraĝa)
en Karlovy Vary
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistopolitikisto • katolika sacerdoto • universitata instruisto • filologo
vdr

Mihály HORVÁTH [mihAj horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Mihály estis hungara historiisto, episkopo, ministro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Foje li uzis pseŭdonimon Hatvani Mihály.

Mihály Horváth naskiĝis la 20-an de oktobro 1809 en Szentes. Li mortis la 19-an de aŭgusto 1878 en Karlsbad (nuntempa Karlovy Vary en Ĉeĥio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Horváth lernis teologion en Vác, poste li frekventis universitaton en Pest (urbo). Ekde 1831 li estis pastro ekzemple en Kecskemét kaj Nagykáta. Baldaŭe li estis edukisto ĉe familioj, sed li okupiĝis sukcese kun historio. En 1844 li instruis en Vieno. En 1849 li ricevis la rangon episkopo, poste li estis ministro pri edukado. Por la ministreco li estis kondamnita je morto, sed li rifuĝis al Belgio. Post politika ŝanĝo en Hungario en 1867 li hejmenvenis kaj elektiĝis parlamentano. Li ricevis trifoje premiojn de MTA. Laŭ [1] li estis framasono.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az ipar és kereskedés története Magyarországon a három utolsó század alatt (Historio de la industrio kaj komercado en Hungarujo dum la lastaj 3 jarcentoj 1840
  • A magyarok története, I–IV (Historio de la hungaroj 1-4) 1792* Kurzgefasste Geschichte Ungarns (In deutscher Übersetzung) 1863
  • Magyarország függetlenségi harcának története 1848 és 1849-ben (Historio de sendependa batalo de Hungario inter 1848-1849) 1865 * Történelmi zsebkönyv (Historia poŝlibro) 1867
  • A kereszténység első százada Magyarországon (La unua jarcento de la kristanismo en Hungarujo) 1878

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]