Miklós Oláh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miklós Oláh

OLÁH Miklós latina nomo Nicolaus Olahus ĉefepiskopo de Esztergom, humanisto (Nagyszeben, 10-a de januaro 1493Nagyszombat, 14-a de junio 1568).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la branĉo de sia patro li devenis el rumana nobelfamilio el Valaĥio. Li edukiĝis en kortego de Vladislao la 2-a, poste ekde 1516 alpaŝis eklezian karieron. Li fariĝis kanoniko de Pécs, poste de Esztergom, ĉefdekano de Komárom, en 1526 sekretario de Ludoviko la 2-a, poste de lia vidvino, reĝino Maria. En 1527 li akompanis la reĝinon al Nederlandon, kie restadis ĝis 1542. Hejmenveninte ekde 1543 li iĝis episkopo de Zagrebo, en 1548 de Eger. En majo 1553 li fariĝis ĉefepiskopo de Esztergom. Kiel homo ŝatata de Ferdinando la 1-a li fariĝis ekde 1543 kanceliero, ekde 1560 ĉefprefekto de Departemento Hont, ekde 1562 por iom da tempo reĝa loktenanto. Por la kontraŭreformismo en 1561 li koloniigis Hungarujon la jezuitan ordenon. Li faris multe por levigo de katolika eklezia vivo kaj instruado. En 1558 li levigis al akademia rango la kaptalanan lernejon de Nagyszombat. Li interkorespondadis kun humanistoj samtempaj, apartenis al rondo de Erasmo.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungaria et Atila[1] (Vindobonae, 1763, denove eldonis Juhász László, Bp., 1938);
  • Oláh Miklós levelezése (Eldonis Arnold Ipolyi, Mon. Hung. Hist. II., 25. Bp., 1875).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Szemes József: O. M. (Esztergom, 1936),
  • Schleicher Pál: O. M. és Erasmus (Bp., 1941).