Mini-Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mini-Europe [eo:Mini-Eŭropo] estas amuzparko en Bruselo. Estas unu el la plej gravaj turismaj altiraĵoj de la urbo. Laŭ la ekzemplo de la nederlanda Madurodam, ĝi montras miniaturajn versiojn de la plej gravaj konstruaĵoj kaj monumentoj de la Eŭropa Komunumo. Ĉiuj konstruaĵoj estas surloke konstruitaj je mezurproporcio de 1:25.

La parko ampleksas 9ha kaj havas proksimume 350.000 vizitantojn jare. Plej multaj vizitantoj venas de eksterlando kaj nur unufoje vizitas la ejon.

Historio

Mini-Europe malfermiĝis en 1989 kiel parto de la brusela Bruparck, kiu ankaŭ gastigas filialon de la kineja grupo Kinepolis kaj tropika naĝejo Océade. Tuj apude troviĝas interalie la Atomium.

La parkon fondis familio Meeùs, kiu ankaŭ fondis la amuzparkon Walibi. La ideo de Mini-Europe ekestis origine kiel koncepto de nova parto de Walibi en Wavre, sed mankis finfine loko tie. Mini-Europe oni finfine konstruis sur la malnova ejo de Meli Hejzelo, filialo de la okcidentflandra iama Melipark kiu fermiĝis en la jaro 1986.

Ĉiujare oni ankoraŭ aldonas novajn modelojn al la parko. La plej nova altiraĵo estas Spirits of Europe, interaga kurejo sur kiu vi ludante povas ekscii pli pri la diversaj eŭropaj landoj.

Listo de modeloj

(ne-kompleta listo)

Austrio

Belgio

Britio

Ĉeĥio

Francio

Germanio

Grekio

Hispanio

Irlando

Italio

Latvio

Litovio

Luksemburgio

Malto

Nederlando

Pollando

Portugalio

Slovakio

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo (en 6 lingvoj)