Mirosław Wróbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirosław Wróbel
Persona informo
Mirosław Wróbel
Naskiĝo 18-an de julio 1966 (1966-07-18) (57-jaraĝa)
en Kędzierzyn-Koźle
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II. Wydział Teologii vd
Profesio
Okupo tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mirosław Stanisław Wróbel (naskiĝis la 18-an de julio 1966 en Kędzierzyn-Koźle) estas pola kleriko, membro de sacerdota konsilio ĉe la Ĉefdiocezo de Lublinio, profesoro de teologio, tradukisto de Biblio, eksterordinara profesoro en Instituto de Bibliaj Sciencoj en Katolika Universitato en Lublin (KUL) je la nomo al Johano Paŭlo la 2-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mirosław Wróbel en 1991 finis magistrajn filozofi-teologiajn studojn en Supera Animzorga Seminario en Lublin kaj ordiniĝis. En 1994 akiris licenciojn pri biblia teologio en KUL, kaj pri bibliaj sciencoj en Papa Biblia Instituto en Romo (1995-1998). En 1997 studis en Hebrea Universitato kaj en la jaroj 1998-2003 en Franca Biblia kaj Arkeologia Lernejo de Jerusalemo, iĝante la unua pola doktoro en historio de tiu ĉi Jerusalema altlernejo. En 1999 doktoriĝis pri biblia teologio en KUL, kie eklaboris en 2000. De 2003 estas ĉiĉerono tra la bibliaj landoj (Israelo, Egiptio, Jordanio, Turkio, Grekio). En 2005 habilitiĝis. Sciencan titolon de profesoro pri teologiaj sciencoj gajnis en 2015.

Li specialiĝas pri bibliologio - esploristo de la targuma kaj rabena literaturo. De 2006 plenumas funkcion de la gvidanto de Katedro de Intertestamenta Literaturo kaj de Bibliologiaj Helpaj Sciencoj en Instituto de Bibliaj Sciencoj de KUL. Krom tio ŝatas klasikan muzikon, poezion alparolantan per metaforoj kaj simboloj, kaj vojaĝojn laŭ bibliaj itineroj: Golgoto, Baziliko de la Sankta Tombo, Galilea maro, Nazareto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Monografiaj publikaĵoj

  • Synagoga a rodzący się Kościół : studium egzegetyczno-teologiczne Czwartej Ewangelii (J 9,22; 12,42; 16,2) (Sinagogo kaj naskiĝanta Eklezio. ekzegeza-teologia studumo pri la Kvara Evangelio, 2002)
  • Chwalebna Pasja : z Jezusem na jerozolimskim szlaku męki ku zmartwychwstaniu (Laŭdinda Pasiono. Kun Jesuo sur la jerusalema martira itinero al la resurekto, 2004)
  • Antyjudaizm a Ewangelia według św. Jana : nowe spojrzenie na relację czwartej Ewangelii do judaizmu (Kontraŭjudismo kaj Evangelio laŭ Evangelio de Johano, 2005)
  • Studia z Ewangelii Janowej (Studoj pri Evangelio de Johano, 2009)
  • Biblijna droga krzyżowa (Biblia kruca vojo, 2012)
  • Biblijne tajemnice różańca (Bibliaj sekretoj de la rozario, 2013)
  • Biblijna droga światła (Biblia lumvojo, 2015)

Tradukoj

  • Biblia Aramejska (Aramea Biblio), Targum Neofitoj 1 al Genezo, Gaudium, Lublin 2015, Targum Neofitoj 1 al Eliro, Gaudium, Lublin 2017, p. 471

Artikoloj

  • Biblia aramejska - perła współczesnej światowej kultury (Aramea biblio - perlo de la nuntempa monda kulturo), p. 50-51, en: "Przegląd Uniwersytecki" KUL, nr 3 (149), majo-junio 2014 PL ISSN 0866-9961

Intervjuoj

  • pastro Mateusz Targoński, Z miłości do Biblii i Piątej Ewangelii (Kun amo al Biblio kaj Kvina Evangelio), p. 42-44, en: "Przegląd Uniwersytecki" KUL, n-ro 3 (167), majo-junio 2017 PL ISSN 0866-9961

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]