Mirpur Ĥas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirpur Ĥas
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 236 961  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 32′ N, 69° 1′ O (mapo)25.52694444444469.011111111111Koordinatoj: 25° 32′ N, 69° 1′ O (mapo) [+]
Mirpur Ĥas (Sindo)
Mirpur Ĥas (Sindo)
DEC
Mirpur Ĥas
Mirpur Ĥas
Situo de Mirpur Ĥas
Mirpur Ĥas (Pakistano)
Mirpur Ĥas (Pakistano)
DEC
Mirpur Ĥas
Mirpur Ĥas
Situo de Mirpur Ĥas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mirpur Khas [+]
vdr

Mirpur Ĥas (urdue میرپور) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Panoramo en Mirpur Ĥas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mirpur Ĥas situas sur ebenaĵo laŭ kanalo en la sudorienta parto de Pakistano. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 66 (voje 75), landlimo de Barato 170, Karaĉio 216, Sukur 242, Kveta 557, Multano 572, Fajsalabado 767, Lahore 849, Peŝavaro 973, Sialkot 946, Rawalpindi 978, Islamabado 991 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Budhananoj vivis en tiu loko ĝis la islama konkero fare de Muhammad bin Kasim. En la regiono en 1801 ĥanlando estis establita, ties eponima ĉefurbo iĝis Mirpur en 1806. Iom poste ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. En malfrua 18-a jarcento multe da islamaj familioj alvenis el orienta Panĝabo. En 1843 la britoj okupis la teritorion, ĉesis la ĉefurba statuso, eĉ la ĥanlando ĉesis. En 1900 la britoj konstruis kanalon, tiu vekigis la dormantan urbeton, kiu ricevis municipan statuson en 1901 (kun 37 mil loĝantoj), iĝis sidejo de distrikto post kvin jaroj. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 pro ĝia proksimeco kun la barata limo, Mirpur Ĥas iĝis la unua urbo, kiun atingis la islamaj rifuĝintoj. Samtempe la hinduoj migris al Hindio.

Statuo de Budho el terakoto originis el la 5-a jarcento antaŭ Kristo. La statuo estis trovita en Mirpur Ĥas, nun estas videbla en Barato

Ekonomio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Mirpur Ĥas estas komerca centro havanta plurajn vendejcentrojn kaj bazarojn, krome malgrandan industrian parkon (nuntempe malplenan, escepte de sukeruzino). Historie jam la britoj favoris la kotonojn (la plej bona en la lando). La tre fekunda tero produktas tritikojn, mangojn, sukerkanojn, kotonojn, bananojn, maizojn, cepojn kaj aliajn kultivaĵojn helpe de irigacio.

Tri filiaj altlernejoj funkcias en Mirpur Ĥas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo, kiu estas fervoja nodo, situas en la urbomezo.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Mirpur Ĥas ankaŭ estas fama pri vigla sporta vivo en la provinco. La kriketo, piedpilko, hokeo, badmintono kaj tabloteniso estas ŝatataj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mirpur Ĥas situas en arida klimato (BWh) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Estas varmo dum la tuta jaro.

Bildoj pri Mirpur Ĥas
Muzeo
Templo
Tombo el la 18-a jarcento
La antaŭa tombo pli proksime
Tombo
Parto de tombo
Tombo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Mirpur Ĥas
Vojo al fruktarboj