Muro por la paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muro por la paco
monumento [+]
Koordinatoj48° 51′ 12″ N, 2° 18′ 7″ O (mapo)48.85342.30199Koordinatoj: 48° 51′ 12″ N, 2° 18′ 7″ O (mapo)

Estiĝomarto 2000

Muro por la paco (Parizo)
Muro por la paco (Parizo)
DEC
Muro por la paco
Muro por la paco

Map
Muro por la paco
Vikimedia Komunejo:  Mur pour la Paix [+]
vdr

La Muro por la paco - france Mur pour la Paix - estas respektive estis monumento starigita en marto 2000 antaŭ la Militista Akademio de Francio, ĉe la Marsa Kampo (Champ-de-Mars), en la 7-a arondismento de Parizo, fronte al la Eiffel-turo. Post multaj detruaj atakoj, aparte motivigitaj per kontraŭjudismo, la monumento fine estis malmuntita en junio 2020. Ekde tiam, la nova loko de tiu monumento estis la temo de konflikto.

Kreita de la artistino Clara Halter kaj la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, ĝia celo estas festi pacon, montrante ĉi tiun vorton en granda nombro da lingvoj kaj permesante al homoj enmeti mesaĝojn de paco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muro por la paco (Mur pour la paix) en Parizo enhavas surskribojn en 49 lingvoj kaj 18 alfabetoj sur grandaj vitraj paneloj.

La artistino Clara Halter kaj la arkitekto Jean-Michel Wilmotte instalis ĉi tiun monumenton festantan pacon en loko, kiu ĝuste estas simbolo de la milito (la Marsa Kampo prenas sian nomon de Marso, la dio de milito en romia mitologio, kaj la Militista Akademio de Francio estas proksima). Komence estis la plano meti ĝin antaŭ la ĉefsidejon de Unesko, same en Parizo.

La Muro por Paco konsistas el metala kadro vestita per ligno, neoksidebla ŝtalo kaj vitro. Ĝi mezuras preskaŭ 16 metrojn en longo, 13 metroj en larĝo kaj 9 metrojn en alteco. Sur la grandaj vitraj fasadoj la vorto “paco” estas skribita en sume 49 malsamaj lingvoj. Tamen, eĉ la projekta retejo klarigas nur pri 44 el ili.[1][2]

Ĉi tiu verko estas rekte inspirita de la Muro de lamentadoj de Jerusalemo ĉar vizitantoj povas lasi mesaĝon de paco en la fendoj disponigitaj por tiu celo, aŭ sendi mesaĝon de paco de la retejo aŭ, ekde 2003, interagaj terminaloj, la mesaĝoj tiam montrataj sur ekranoj situantaj en la monumento. La monumento ankaŭ inkluzivas mesaĝojn de paco de iuj individuoj, interalie de Elie Wiesel, Lionel Jospin, Bernard-Henri Lévy, Pierre Moscovici, Jean Nouvel, Kōichirō Matsuura, François Hollande, Boualem Sansal, Renaud, Martine Aubry, Edgar Morin, Gérard Collomb, Lara Fabian, Enrico Macias, Ŝimon Peres, Bernard Kouchner, Bertrand Delanoë, Michel Legrand, Jean Reno kaj Rachid Taha.

La loko fariĝis rendevuejo por aktivuloj pri homaj rajtoj.

Lingvoj kaj surskriboj[redakti | redakti fonton]

Sur la vitra muro kaj la apudaj kolonoj la vorto “paco” estas skribita en sume 49 malsamaj lingvoj. Tamen, eĉ la projekta retejo klarigas nur pri 44 el ili:[1][2]

lingvo vorto
albana paqja
angla peace
araba سلام
birma ငြိမ်းချမ်းရေး
brajlo (franca) ⠏⠁⠊⠭
ĉina 和平
ĉukĉa
dana fred
estona rahu
finna rauha
franca paix
lingvo vorto
germana Frieden
greka ειρήνη
hebrea שלום
hindia शांति
hispana kaj portugala paz
hungara béke
ĥmera សន្តិភាព
indonezia[3] perdamaino
inuktituta ᓴᐃᒪᓂᖅ
itala pace
japana 平和
lingvo vorto
kazaĥa Бейбітшілік
korea 평화
latva miers
"lingvoj en Ebura Bordo"[4] ahoudjo hej
litova taika
malaja aman damai
malagasa fanriam
nederlanda vrede
persa (irana) صلح
pola pokój
rusa[5] мир
lingvo vorto
sveda fred
tagaloga (filipina) kapayapaan
taĝika сулҳ
tajlanda สันติภาพ
tatara Тынычлык
tibeta ཞི་བདེ།
turka barış
urdua امن
uzbeka tinchlik
vjetnama hòa bình
volofa diam

Pri la restaj 5 lingvoj do mankas ĉiaj informoj. Aparte, ne estas klare ĉu inter tiuj aliaj lingvoj ankaŭ estus Esperanto (kun granda bonvolo oni povus deklari ke la itala vorto pace, prononcata paĉe, samtempe estus la esperantlingva adverbo de la vorto). Estas aŭ estis pluraj aliaj monumentoj tutmonde pri la vorto paco multlingve, kaj kutime ili kompreneble havas la vorton ankaŭ en Esperanto: ekzemplo estas provizora granda 5-metra arta instalaĵo metita en la germana urbo Osnabrück en 1998, okaze de la 350-jara jubileo de la Vestfalia paco, projekto nomita Friedenssspeicher, nur du jarojn antaŭ la inaŭguro de la pariza monumento, kiu memkompreneble konsideris la vorton en Esperanto inter la 80 tie montritaj lingvoj.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Jen la 44 menciitaj lingvoj el sume 49, superrigarde, arkivigite laŭ la stato de junio 2012
  2. 2,0 2,1 kaj movigite, en arkivigo laŭ la stato de februaro 2020
  3. La tradukoj estas tiuj donitaj sur la muro; eĉ se kelkaj estas malĝustetaj aŭ malprecizaj (ekzemple “perdamaino” en la indonezia ŝajnas esti skribita “perdamaian”), la celo estas identigi kiel ĝi estas skribita sur la muro, kaj ne kiel ĝi devus esti.
  4. La projekta paĝo mem anoncas, ke la vorto ahoudjo hej estas prenita el la "lingvoj en Ebura Bordo", probable de la mandinga lingvaro.
  5. portugala sub hispana

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]