Möhlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Möhlin (stacidomo).
Möhlin
Blazono de Möhlin
Möhlin Stacidoma Strato
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 33′ 30″ N 7° 50′ 45″ O / 47.55833 °N, 7.84583 °O / 47.55833; 7.84583 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 30″ N 7° 50′ 45″ O / 47.55833 °N, 7.84583 °O / 47.55833; 7.84583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9551
Areo 18,79 km²
Alteco 312 m super marnivelo
Poŝtkodo 4313
Komunumkodo 4254
Mapo de Möhlin
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Möhlin estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Kun 9551 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008 la komunumo atingas preskaŭ la grandecon de urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Möhlin, kvankam en Kantono Argovio apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo. Ĝi situas en frukta leŭsoebenjaxo ĉe la elirejo de la valo de la rivereto Möhlinbach, ĉe la suda bordo de la rivero Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Möhlin limas en nordo aliflanke de la rivero Rejno al la germanaj komunumoj Schwörstadt kaj Wehr, en oriento al Wallbach kaj Zeiningen, en sudo al Magden kaj Maisprach (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al la distriktĉefurbo Rheinfelden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Möhlin

Möhlin disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Frick kaj Zuriko respektive al Laufenburg, kiu estas servata de la regiona trajnliono S1 de la bazela regiontrafikreto.

La komunumo disponas ankaŭ pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Breiti, moderna loĝkvartalo de Möhlin

La unua dokumenta mencio de Möhlin datiĝas el la jaro 794 kiel Melina.

De 1135 ĝis la konkero fare de la napoleonaj trupoj de Francio en la jaro 1897 Möhlin estis kiel la kamparsenjorujo parto de la senjorujo Rheinfelden, sub habsburga regado. Post mallonga franca regado, ĝi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio.

Grava por la evoluo de Möhlin estis la malfermo de la Bötzberg-Fervojo de Bazelo al Zuriko en la jaro 1875 kun propra stacidomo en Möhlin. En la 20-a jarcento ankaŭ diversaj industriaj entreprenoj eksetlis en Möhlin. Plej konata estis la ŝufabriko Bata, kiu tamen ĉesis sian produktadon en la jaro 1990. Nuntempe la komunumo estas ĉefe loĝloko por personoj, kiuj laboras en la urbo Bazelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]