Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flag of UNITA.svg
Plej granda etendo de la agado de UNITA dum la Enlanda Milito de Angolo, 1976-1991.
Agado de la SWAPO kaj la South Africa Defence Force en Angolo kaj Namibio, 1981-1984.

Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de AngoloUNITA (portugale:União Nacional para a Independência Total de Angola) estas politika partio de Angolo, kiu dum pli da 35 jaroj estis armita movado en la militoj de Sendependo (1957-75) kaj Enlanda (1975-2003) angolaj. Ties ĉefa fondinto kaj estro estis Jonas Savimbi (1934-2002).

Komenco[redakti | redakti fonton]

Jonas Savimbi kaj liaj sekvantoj estis antaŭ 1967 membroj de la Nacia Fronto por la Liberigo de Angolo, fondita de Holden Roberto, naciisto de la etna grupo de la Bakongoj de Norda Angolo. Kiam Roberto decidis transformi sian unuan grupon, la Unuiĝo de la Populacioj de Norda Angolo, en la FNLA, rekrutis membrojn de aliaj etnaj grupoj, kia Savimbi kiu estis de la etno de la Ovimbundoj de la areo de Huambo. Kiam en 1965, la diktatoro Mobutu Sese Seko enpoviĝis en la Demokratia Respubliko Kongo, lia bofrato Roberto ekricevis financan helpon de Mobutu kaj de liaj aliancanoj, ĉefe de la usona CIA. La dominado de la eksterlandaj fortoj de la Bakongoj, kiun reprezentis Roberto, kaj la fakto ke tiu kontrolis la organizadon de la ekzilo en Leopoldville ĝenis Savimbi. Sed tiu plie timis la grandan disvolvigon de la MPLA, rivala grupo kiu ricevis apogon de la Sovetunio.

Aliancano de la RPC[redakti | redakti fonton]

Kvankam UNITA teorie ricevis popularan apogon kaj pli bonkvalitan armilaron ol la FNLA, la CIA ekhatis apogon al Roberto, kiu estis nur pupaĵo de Mobutu, kvankam li estis pli modera ol tiu. Usono ne volis esti en tri diferencaj flankoj, ĉar ĝi helpis Portugalion kontraŭ la gerilanoj de la MPLA, kaj ankaŭ al FNLA. Savimbi ekuzis populisman politikon kaj serĉis aliancon kun la ununura povo ankoraŭ neimplikita en tiu milito, nome Ĉinio. La ĉinoj sendis armilaron, monon, kaj militkonsilistojn. Por Ĉinio estis tre grava setligi bazon en Afriko kontraŭ sia rivalo, la Sovetunio.

Milito de Sendependo[redakti | redakti fonton]

La milito inter la aŭtoritatoj portugalaj kaj la diversaj grupoj estis kaŝkonflikto, sed laŭgrade iĝis pli kosta por la registaro en Lisbono. Post la Revolucio de la Diantoj en 1974, la socialista registaro promesis ĉesi la lukton kaj memdeterminon al la popoloj de la kolonioj de Angolo, Mozambiko, Portugala Gvineo, Kaboverdo, Santomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. Ĉe Angolo, kie jam estis komenc de enlanda milito, krom la kolonia milito, la registaro de Lisbono decidis doni la kontrolon al la grupo kiu havu la kontrolon la 11an de novembro de 1975 de la ĉefurbo Luando. La Respubliko de Sudafriko, tiam kontrolita de la reĝimo de la apartismo, Usono kaj Zairo (aŭ Kongo) apogis la FNLA, cele halti ascendon de progresismaj, porsovetaj fortoj kaj akiri kontrolon de la naturaj resursoj angolaj. Kubo kaj Sovetunio sendis armilojn kaj konsilistojn al MPLA, kaj Ĉinio al UNITA. Sed la MPLA kaj UNITA estis pli bone armitaj kaj la FNLA perdis siajn teritoriojn en la centro de la lando antaŭ la 11an de novembro. Tiam la MPLA kontrolis Luandon kaj ricevis la povon. La du movadoj plue luktis kontraŭ la nova registaro.

La Granda Milito[redakti | redakti fonton]

Post la triumfo de la MPLA, la UNITA ŝanĝiĝis el Ĉinio al Usono (kiu ilin apogis kaŝe), kaj al Sud-Afriko kiu estis forlasinta la malvenkantan FNLA en la norda kampanjo de la MPLA, kiu estis konsilita kaj apogita de Kubo en la nomita Operaco Karlota. La urbo de Huambo, kiu estis naskiĝregiono de Savimbi, iĝis ties bazo. En 1970 kaj 1980, Sud-Afriko sendis laŭgrade plej grandajn nombrojn de konsilantoj kaj materialon de milito por neniigi la registaron de la Prezidanto Agostinho Neto, kaj kiel respondo al la apogo de Neto al la lukto de la SWAPO. Kubo sendis trupojn antaŭ ĉi tiu situacio, al peto preskaŭ al krioj por helpo de la registaro angola, kaj tiel pno donis plian varmegon al la Malvarma Milito en la regiono. En 1984 la FNLA finis sian lukton kontraŭ la MPLA kaj ĝi malaperis de la sceno ĝis la prezidantaj elektoj de 1992. Tiam, Zaire iĝis plia aliancano de la UNITA. En multaj fazoj de la milito, la armeo de UNITA uzis taktikojn de "bruligita tero" por malebligi ke la Registaro reprenu zonojn de ties kontrolo. Tiuj taktikoj inkludis buĉadojn en tutaj vilaĝoj, forpeli la lojalulojn al la registaro aŭ uzi ilin kiel homaj ŝildoj kontraŭ atakoj de la registaro. Ankaŭ la registaro uzis brutalajn punojn kontraŭ tiuj kiu helpis al la ribeluloj. Ĝis 2004 estis 228.838 rifuĝintoj angolaj en la kontinento de Afriko (kvina en la listo de landoj kun tiu problemo en Afriko), pro la civila milito. Savimbi ricevis kritikojn por la sistema uzo de junulj forrabitaj kiel soldatoj en lia armeo.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Savimbi emis paroli pri la konflikto kiel la lukto de la gerilanoj de UNITA kontraŭ maŝino giganta, reprezentita de la rusaj kaj kubanoj, UNITA neniam estis populara rezisto, sed ja grupo tre bone armita (ili havis ĝis 63.000 ribelulojn en 1989, dum la armeo de la registaro estis de pli da 200.000 homoj).[1] Post bone evoluinta kampanjo en Jamba, loko de la provinco de Cuando Cubango, la usonaj konservativuloj, kiel Grover Norquist kaj Michael Johns konvinkis la registaron de la Prezidanto Ronald Reagan kaj privatajn grupojn nordamerikanojn por protekti la tutan militon kontraŭ kio Reagan nomis "La Imperion de malbono". En la plej tuŝitaj regionoj de la milito en Angolo, la konceptoj de privata proprieto kaj ekonomia libereco ne ekzistis, ĉar la du armeoj trouzis de la loĝantaro de la zono por supervivi. Militaj materialoj por la UNITA alvenis de Sud-Afriko kaj de Usono, sed manĝaĵojn, vestojn, kaj laborforton ili prenis perforte. Milionoj de angolanoj perdis siajn proprietojn kaj ili vidiĝis pelitaj al laboro aŭ lukto por ili. Kvankam tiel la UNITA kiel la MPLA faris krimojn, estas agnsokita ke tiuj de la UNITA estis pli kruelaj kaj multnombraj.

Cuito Cuanavale[redakti | redakti fonton]

En 1987 la trupoj de la Armeo de la registaro kaj Kubo atakis ĉiujn frontojn de la UNITA en la sudoriento. La du flankoj kunfrontis en Cuito Cuanavale [KuIto KanavAle], la 10an de septembro, kaj luktis dum unu jaro. La batalo estas konita kiel la plej granda en la afrika historio ekde la Dua Mondmilito. En la luktoj partoprenis la armeoj de la Registaro, la UNITA, Kubo kaj Sud-Afriko. La nombro de mortoj neniam estis publikita, sed la graveco de la batalo provas la fakton ke la sudafrikaj fortoj, speciale la aeraj, estis disvenkitaj de malamikoj per malaktuala teknologio. La UNITA devis retroeniri suden por malebligi tutan triumfon de la Registaro. Post la batalo, tiel Kubo kiel Sud-Afriko komencis eltiri siajn trupojn kaj teamojn de Angolo, pro la enorma kosto kiun supozis la milito por Sud-Afriko, kaj ke Kubo ĉesis ricevi asiston loĝistikan de Sovetio. Cuito Cuanavale estas konita de multaj historiistoj kiel la "Stalingrado sudafrika" pro la enorma kosto de la malvenko en la batalo, kio devigis Sud-Afrikon fini siajn operacojn en Angolo, rekoni la sendependecon de Namibio kaj fini la reĝimon de apartismo.

Pafĉeso: 1991-93[redakti | redakti fonton]

La milito pluis, spite Cuito Cuanavale, sed, en 1991, la UNITA kaj la registaro, kun observantoj de Portugalio kaj 18 afrikaj landoj, subskribis la Traktaton de Bicisse kiu permesis pafĉeson kaj kunvokon de balotado. La Prezidento José Eduardo dos Santos akiris 49 % kontraŭ 40% de Savimbi en la unua balotado (1992). Savimbi ne akceptis la rezulton kaj malkontenta kun la malvenko pluigis la militon novembre de tiu jaro.

La sieĝo: 1992-94[redakti | redakti fonton]

La dua parto de la enlanda milito, kvankam implicis ne tiom da landoj, estis pli damaĝa ol la unua. UNITA sieĝis urbojn kiaj Huambo, Benguela, kaj Lobito kaj ne permesis la eniron de la helpaj organizoj. Sed la registaraj fortoj, kapablaj eĉ sen kubanoj, luktis kontraŭ la UNITA dum monatoj sen kapitulaci; en la sieĝo de Huambo mortis 15.000 personoj, inklude multajn oficirojn de la UNITA, kio ege malfortigis la ribelulojn. La UNITA neniam akiris kontrolon de urbo kaj devis reeniri kiam la polico kaj la armeo kontraŭatakis vigle. En 1994 UNITA kaj la registaro subskribis la Protokolon de Lusako en la ĉefurbo de Zambio. La traktato funkciis dum du jaroj, kiam 25.000 gerilanoj elmilitiĝis sed en 1996 la lukto repluiĝis.

La Fina Fazo: 1998-03[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1998, UNITA havis bazojn en la sudoriento de la lando, sed, post la atako de la Registaro, la movado translokiĝis nordorienten. Dum la Registaro uzis la grandajn rezervojn de petrolo de Cabinda por pagi la militon, la UNITA resursis al la kuŝejoj de diamantoj en la nordoriento. Por tio, la diamantoj kiuj eliris de Angolo en la 1990-aj jaroj kaj poste nomiĝis "sangodiamantoj", pro tio ke estis akiritaj danke al sklavoj de la UNITA. Sed la enspezoj de la diamantoj, ĉiufoje pli malpliaj pro la funkciigo de la Procezo de Kimberley ne sufiĉis por lukti kontraŭ la Registaro, kiu rekuperis provincon post provinco kaj ĝi fine detruis la armeon de la UNITA. Savimbi kaj liaj fideluloj devis reeniri al la praarbaro kaj praktiki militon de geriloj al la malnova stilo. En ĉi tiu etapo de la 16 grupoj kiuj formis la UNITA, ĉiu sufiĉe aŭtonoma, 12 estis detruitaj aŭ elmilitigitaj kaj la resto reeniris al la limo kun Zambio, inkludante la provincon de Huambo, ĝia ĉefa centro de operacoj.

Morto de Savimbi[redakti | redakti fonton]

La 22an de februaro de 2002, Jonas Savimbi mortis dum embusko. Lia morto estis la fino de la plej longa milito la historio de Afriko. Antonio Dembo sukcedis lin kiel prezidanto de la movado, kvankam ankaŭ li mortis iom poste. La Generalo Paulo Lukamba enpoviĝis ĝis la elekto de nova estro. Dume UNITA deklaris senkondiĉan pafĉeson kun la registaro kaj komencis la senarmigadon de ties soldatoj, de la 50.000 survivantaj ribeluloj ĉirkaŭ 5.000 unuiĝis al la ŝtata armeo. En la balotado de 2003, Lukamba, Dino Chingunji, kaj Isaías Sakamuva partoprenis, kaj Sakamuva triumfis. Nune UNITA estas opozicia partio en la Nacia Asembleo kun 70 sidlokoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://escolapau.uab.cat/img/programas/rehabilitacion/paises/06ango.pdf