Nelsona vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nelsona vireo

Nelsona vireo
Nelsona vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. nelsoni'
Vireo nelsoni
(Bond, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nelsona vireo (Vireo nelsoni) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas endemia de Meksiko kaj pli precize, sude de la lando en la montaroj de Gvanaĥŭato, Miĉoakano kaj Oaĥako.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltituda arida arbustaro kaj makiso.

Tiu neotropisa specio estas tre malgranda vireo (10 cm longa) kaj rara. Ĝi estas pli griza kaj malpli verdeca ol aliaj samgenranoj. Ĝi havas tre grizan kapon kaj grizecan dorson kie verdeco estas nur nuanco. Ĝi montras du mallarĝajn blankajn flugilstriojn kaj same blankan superokulan strion el la supra bekobazo kiu poste ĉirkaŭas la okulon. Sube estas blankeca kun helgriza nuanco ĉe flankoj. La iriso estas bruna. La beko griza. La kruroj bluecgrizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]