Observatorio de Bohyunsan
Optika Astronomia Observatorio de Bohyunsan | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: 보현산천문대 | |
Lando | Sud-Koreio |
---|---|
Municipo | Jeongĉeon |
Supermara alteco | 1 124 m s. m. |
Koordinatoj | 36° 9′ 53.19″ N 128° 58′ 35.68″ O / 36.1647750 °N, 128.9765778 °O (mapo) |
Estiĝo | 1996 |
Posedanto | Korea Instituto de Astronomio kaj Kosma Scienco |
Situo de la observatorio en Sud-Koreio
| |
Retpaĝo: https://www.kasi.re.kr/boao/index | |
La Optika Astronomia Observatorio de Bohyunsan estas astronomia observatorio en Sud-Koreio, sur la monto Bohyun (koree, 보현산, Bohyunsan) proksime de Jeongĉeon. Ĝi estis fondita en 1996 kaj apartenas al la Korea Instituto de Astronomio kaj Kosma Scienco. Ĝi entenas teleskopon de 1,8 m, la plej granda en Koreio, sunan teleskopon kaj, de 2014, ŝargkuplita fotilo 4k, spektroskopo kun granda distingivo BOES kaj Infraruĝa fotilo KASINICS.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1985 Sud-Koreio, kiu bezonis pli grandan astronomian ekipaĵon, decidis kreon de nova observatorio kiel posteulo de la Observatorio de Sobaeksan,[2] konstruita en 1970 ĉirkaǔ teleskopo de 61 cm. La konstruo de montaj ŝoseoj komencis en 1992 kaj la Observatorio de Bohyunsan estis finkonstruita en aprilo 1996.
Instrumentoj[redakti | redakti fonton]
- Teleskopon de 1,8 m,
- Ŝargkuplita fotilo 4k en videbla lumo,
- Spektroskopio en videbla lumo BOES (Bohyunsan Optika Spektroskopo Echelle),
- Infraruĝa fotilo KASINICS (KASI Near-Infrared Camera System),[3]
- Suna teleskopo por observo de la sunaj erupcioj.
Esploroj[redakti | redakti fonton]
La Observatorio de Bohyunsan favorigas spektroskopiajn observojn prefere ol fotometriajn esplorojn, malhelpitaj de la malbonaj meteologiaj kondiĉoj de la duoninsulo Koreio.
La observaj instalaĵoj estas uzita de profesiaj astronomoj por astronomiaj esploroj. Po dufoje ĉiuj jaroj, la astronomoj faras petojn por uzo de la instalaĵoj, la petoj estas ekzamenataj de la "Komitato por Atribuo de la Tempo de Observo" komponita el la personaro de la Korea Instituto de Astronomio, kiu permesas la uzon de la observatorio nur por selektitaj esploroj.
Por la ĝenerala publiko, estas ekspoziciejo kaj eventoj estas ĉiumonate organizataj.
Malkovroj[redakti | redakti fonton]
La Observatorio de Bohyunsan, uzante la fotilon KASINICS, observis pezegan nigran truon glutanta stelon. La 28-an de marto 2011, post subita plilumiĝo de la galaksio Swift J1644 + 57, tiu ŝanĝo estis analizita far'de internacia observantaro. Esploro montris, ke la fenomeno estis ŝuldata al la gravita altiro de mashava nigra truo ĉe la centro de la galksio.[4]
La malkovro de 28 numerotitaj asteroidoj estis atribuita al la Observatorio de Bohyunsan inter 2000 kaj 2003,[5] krom malkovroj far'de multenombraj astronomoj elde la observatorio.
La asteroido 34666 Bohyunsan, malkovrita de Young-Beom Jeon kaj Byung-Chol Lee, estis nomita laŭ la monto Bohyun kaj laŭ la Optika Astronomia Observatorio de Bohyunsan.[6].
Monbileto de 100 000 ŭonoj[redakti | redakti fonton]
Sur la dorso de la monbileto de 100 000 ŭonoj eldonita en 2007, estas figuritaj diversaj antikvaj kaj modernaj sciencaj instrumentoj inter kiuj la teleskopo de 1,8 m de la Astronomia Observatorio de Bohyunsan.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ La Optika Astronomia Observatorio de Sobaeksan, el la paĝaro de la Korea Instituto de Astronomio kaj Kosma Scienco (angle)
- ↑ KASINICS: Sistemo de Proksim-infraruĝa fotilo ĉe la teleskopo de 1,8 m de la Observatorio de Bohyunsan, el ResearchGate (angle)
- ↑ Oni Kaptis la Momenton, kiam Pezega Nigra Truo Glutas Stelon, el la paĝaro de Sud-Korea ambasadorejo en Britio (angle)
- ↑ MPC Alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 34666 Bohyunsan (2000 XA14) (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle La Optika Astronomia Observatorio de Bohyunsan (BOAO), el la paĝaro de la Korea Instituto de Astronomio kaj Kosma Scienco
- koree 보현산 천문대 - 한국천문연구원
- koree 보현산 천문대 가을산을 오르다
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 보현산천문대 en la korea Vikipedio.