Ora fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora fazano
Vira ora fazano
Vira ora fazano
Ina ora fazano
Ina ora fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj
Genro: Chrysolophus
Specio: C. Pictus
Chrysolophus pictus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ora fazanoĈina fazano (Chrysolophus pictus) estas kokoforma birdo en la familio de Fazanedoj. Ĝi estas indiĝena de arbaroj de montaraj areoj de okcidenta Ĉinio sed sovaĝiĝintaj populacioj setlis en Britio kaj aliloke.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo ĉe Bestoĝardeno Columbus, Powell, Ohio, Usono.

Kiel ĉe aliaj fazanedoj, ankaŭ ĉe tiu specio temas pri kazo de klara kaj evidenta seksa duformismo laŭ grando kaj ĉefe laŭ plumaro.

Maskla plenkreskulo estas 90-105 cm longa, el kiuj la vosto estas du trionoj de la totala longo. Ĝi estas nekonfuzebla pro sia oraj kresto kaj pugo kaj brilruĝa korpo. La or-oranĝeca "nukokovraĵo" povas malfermiĝi por memmontra ceremonio, aperanta kiel alterna de nigra kaj oranĝa “ventumilo” kiu kovras la tutan vizaĝon escepte ties brilflavan okulon, kun kontrasta nigra pupilo.

Maskloj havas orflavan kreston kun ruĝa nuanco pinte. La vizaĝo, gorĝo, mentono kaj kolflankoj estas iom ruĝece brunflavecaj. Bridoj kaj ĉirkaŭokulaj haŭtaĵoj estas flavaj, kaj la kol- aŭ nukoŝirmaĵo estas heloranĝa kaj ritme moviĝas kiel rigida vestaĵo dum piedirado allogante rigardanton. La supra dorso estas malhelverda kaj la resto de la dorso kaj pugo estas orflavaj. La triarangaj flugilplumoj estas bluaj dum la ŝultraj estas malhelruĝaj. Vere la kombinoj de oraj, bluverdaj kaj ruĝaj plumaroj faras tiun birdon ege mirindan. Alia karaktero de la maskla plumaro estas la centraj vostoplumoj kiuj estas nigrecaj kun punkteco je cinamokoloro same kiel la la cinana nuanco de la vostopinto. La supra vosto estas samkolora kiel la centraj vostoplumoj. Maskloj havas ankaŭ skarlatan bruston, kaj skarlatan kaj helbrunajn flankojn kaj subajn partojn. Kruroj kaj piedoj estas flavecaj.

La ino estas multe malpli rimarkinda, kun senkolora makuleca bruna plumaro simila al tiu de la ino de la Komuna fazano. Ŝi estas pli malhela kaj pli svelta ol la ino de tiu specio, kun proporcie pli longa vosto (duono de ŝia 60–80 cm longo). La brusto kaj flankoj de la ino estas striecaj je sablokolora kaj nigrecbruna, kaj la ventro estas senmarke sablokolora. Ŝi havas sablokolorajn vizaĝon kaj gorĝon. Kelkaj nenormalaj inoj povas laŭlonge de la vivo akiri iom da maskla plumaro.

Kaj maskloj kaj inoj havas flavecajn krurojn kaj flavajn bekojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Spite la maskla mirinda aspekto, tiuj fortaj birdoj estas tre malfacile videblaj en sia natura habitato, kiu estas densaj, malhelaj arbaroj de junaj koniferoj kun disa subkreskaĵaro. Sekve oni konas malmulte pri ties kutimaro en naturo.

Ili manĝas surgrunde grenon, foliojn kaj senvertebrulojn, sed ripozas en arboj nokte. Kvankam ili povas flugi, ili preferas kuri: sed se oni ekflugas ili povas subite rapidiri per distinga brua flugilfrapado.

Kvankam ili povas flugi per mallongaj ekpuŝoj ili estas tre mallerta dumfluge kaj pasas plej parton de la tempo surgrunde.

La ino de la Ora fazano demetas 8-12 ovojn en ĉiu ovodemetado kaj kovas ilin dum ĉirkaŭ 22–23 tagoj. Ili tendencas manĝi berojn, larvojn, semojn kaj aliajn tipojn de vegetaloj.

La masklo havas metalecan alvokon en la reprodukta sezono.

Variaĵojn[redakti | redakti fonton]

La Ora fazano troviĝas komune en bestoĝardenojn kaj birdejojn, sed ofte kiel nepuraj specimenoj kiuj havas praulojn de la simila Fazano de Lady Amherst en siaj stirpoj. La birdoj de la bildoj de tiu artikolo estas tipe tiaj. Ekzemple, unu montras subtilajn markojn de hibrideco en malhela vizaĝo, kaj en flava koloro etende al kio estus pure malhelruĝa flanko (kie ĉe la Amhersta fazano, la blanka flanko kuniĝus la verdajn brustoplumojn en tiu areo).

Estas ankaŭ diferencaj mutacioj de la Ora fazano konataj el birdoj en kaptiveco, inklude la Malhelgorĝan, Flavan, Cinamokoloran, Salmokoloran, kaj Neĝoflokan.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]