La Orfrunta parulio (Myioborus ornatus), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi troviĝas en arbaroj kaj arbustaroj de Andoj de Kolombio kaj tre okcidenta Venezuelo.
Simile al ĉiuj membroj de la genro, ankaŭ tiu specio havas malhelgrizajn al ardeznigrecajn suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn, sed en kapo estas distingiloj, nome tre blanka vizaĝo (ĉirkaŭokule, suba frunto kaj mentono), dum el la supra frunto al la kronopinto estas tre sulfurflava zono; tiuj du eroj karakteras la specion kaj nomigas ĝin ankaŭ en la latina scienca nomo kiel ornatus, tio estas “ornata”. Beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj.