Pablo Neruda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo NERUDA
Pablo NERUDA en 1966.

Pablo NERUDA, en esperanto Pablo Nerudo, origine: Neftalí Ricardo REYES BASOALTO, (naskiĝis la 12-an de julio, 1904 en Parral, mortis la 23-an de septembro, 1973 en Santiago de Chile) estis ĉilia poeto kaj komunisto. Sian pseŭdonimon (artistnomon) NERUDA li elektis honore al la ĉeĥa verkisto Jan Neruda.

La verkaro de Pablo Neruda respegulas antaŭ ĉio la fervoran politikan agadon de la aŭtoro. Pliaj temoj estas la amo, la naturo kaj la unuopulo en la socio. En 1971 Neruda gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Biografio

Pablo Neruda naskiĝis en la ĉilia urbo Parral, la 12an de julio de 1904. Li estas filo de s-ro José del Carmen Reyes Morales, fervoja laboristo, kaj de s-ino Rosa Basoalto Opaso, lerneja instruistino, forpasinta kelkajn jarojn post la naskiĝo de la poeto.

Je 1906 la familio transloĝiĝas al urbo Temuco, tie la patro edziĝas al Trinidad Candia Marverde, virino menciita de la poeto en diversaj verkoj kiel "Confieso que he vivido" (Mi konfesas ke mi vivis) kaj "Memorial de Isla Negra" (Memoraĵoj de Insulo Nigra) per la nomo Mamadre. La Poeto finas la studadon en la Urba Vir-Mezlernejo, dume li publikigas siajn unuajn verkojn en la regiona ĵurnalo "La Mañana". Je 1919 li gajnas la trian lokon en la "Floraj Ludoj de Maule" kun la poemo "Nocturno Ideal".

Je 1921 li transloĝiĝas al Santiago kaj studas pedagogion pri la franca lingvo en la Universitato de Ĉilio, tie li atingas la unuan lokon en la Printemp-festo, kun sia poemo "La canción de fiesta", kiu poste estis publikigita en la revuo "Juventud". Je 1923 li publikigas "Crepusculario"-n, poemo aplaŭdita de diversaj verkistoj, tiuj estas Alone, Raúl Silva Castro kaj Pedro Prado. Je la venonta jaro aperas, publikigita de la eldonejo "Nacimiento" la poemo "Veinte Poemas de amor y una canción desesperada" [Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto].

Je 1927 lia longa diplomat-kariero komenciĝas, kaj tiam li estis nomumita Konsulo en Ranguno, Birmo. Dum iu el liaj multaj vojaĝoj li renkontiĝis en Bonaero kunFederico García Lorca kaj en Barcelono kun Rafael Alberti. Je 1935, Manuel Altolaguirre donas al Neruda la adreson de la revuo "Caballo verde para la poesía" en kiu li kunlaboras kaj estas kolego de poetoj de la generacio de l'27. Dum la sama jaro aperas la madrida eldono de "Residencia en la tierra".

Je 1936 komenciĝas la hispana intercivitana milito, Neruda estas forigita el sia konsula tasko kaj verkas "España en el corazón" (Hispanio ĉe la koro).

Je 1945 li gajnas la Ĉilian Nacian Literatur-premion.

Je 1965 li estas titolita Doktoro honoris causa de la Universitato de Oksfordo, Britio. Je oktobro de 1971 li ricevas la Literaturan Nobel-premion.

Li forpasas en Santiago, la 23-an de septembro de 1973, pro prostata kancero. Lia enterigo estis la unua protesto kontraŭ la puĉo ĵus okazinta de la generalo Augusto Pinochet. Post lia morto, je 1974, oni publikigis liajn memoraĵojn, kun la titolo "Confieso que he vivido".

Verkoj de Neruda

Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1974, MiNr 1921.jpg
DDR
  • Veinte poemas de amor y una canción desesperada (1924)
  • Tentativa del hombre infinito (1926)
  • El habitante y su esperanza (1926)
  • El hondero entusiasta (1923/24)
  • España en el corazón : Himno a las glorias del pueblo en la guerra (1937)
  • Canto general (1950), kiun parte muzikigis Mikis' Teodorakis', k el kiuj 9 poemoj eldoniĝis en esperanto en 2010 (Kanto Ĝenerala, SAT-EFK)
  • Los versos del capitan (1952)
  • Odas elementales (1954-57)
  • Fin del mundo (1969)
  • Confieso que he vivido (1974

Eksteraj ligiloj

greke Odo pri la vortaro greke Kie estas Guillermina? greke Kanto Ĝenerala, esperanta traduko de naŭ el la poemoj de la verko, eldonis Eldona Fako Kooperativa de SAT en 2010

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Neruda, Pablo" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1904".