Palmogipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Palmogipo
Palmogipo, plenkreskulo ĉe la Birdoparko Jurong, Singapuro
Palmogipo, plenkreskulo ĉe la Birdoparko Jurong, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gypohierax
Specio: G. angolensis
Gypohierax angolensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Gipohierakso, PalmogipoPalmovulturo (Gypohierax angolensis) estas tre granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu inkludas multajn aliajn tagulajn rabobirdojn kiaj la milvoj, buteoj kaj cirkuoj, vulturoj kaj agloj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Gypohierax. Tiu birdo estas vulturo, nur malproksime rilata al la Novmondaj vulturoj, kiuj estas en separata familio, nome Katartedoj.

Malkutime inter rabobirdoj, ĝi manĝas la frukton de la Olepalmo, kvankam ĝi manĝas ankaŭ krabojn, moluskojn, lokustojn, fiŝojn kaj foje eĉ atakas hejmajn kortobirdaron.

Ili reproduktiĝas en arbaroj kaj savanoj tra subsahara Afriko, kutime ĉe akvo, kaj ties teritorio koincidas kun tiu de la Olepalmo. Ĝi estas tre alproksimigebla, kiel multaj afrikaj vulturoj, kaj povas esti vidata ĉe homa loĝejo, eĉ en grandaj hotelherbejoj de turistaj areoj de landoj kiaj Gambio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo

Tiu estas nekonfuzebla birdo se plenkreskulo. Ĝi pezas 1.2-1.5 kg, longas 60 cm kaj havas enverguron de 150 cm, ĝi estas la plje malgranda malnovmonda vulturo.[1][2] Ties plumaro estas tute blanka escepte nigraj areoj en ties flugiloj. Ĝi havas ruĝan areon ĉirkaŭokulan. La iriso estas flaveca, la beko hokoforma kaj tre larĝa ĉebaze. La kruroj estas rozruĝecaj. La nematurulo, kiu bezonas 5 jarojn por maturiĝi, estas bruna kun flava okulmakulo. Dumfluge tiu specio similas aglo pli ol tipa vulturo, kaj ĝi povas pluteni flugofrapadon, kaj tie ĝi ne dependas el termikoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Gypohierax angolensis

Tiuj afrotropisaj birdoj povas formi izolajn koloniojn. La ino demetas ununuran ovon, kiu estas kovata en fortika nesto konstruita el bastoneteroj en arbo dum ĉirkaŭ ses semajnoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]