Petro la 2-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro la 2-a imperiestro de Ruslando ekde 1727 ĝis 1730
Blazono de Ruslando

Petro la 2-a (ruse Пётр II Алексеевич naskiĝis la 23-an de oktobro 1715 en Sankt-Peterburgo kaj mortis la 30-an de januaro 1730 en Moskvo. Li estis imperiestro (caro) de Rusia Imperio ekde la 17-a de majo 1727.

Li estis la lasta ulo rekte laŭ vira linio en dinastio Romanov.

Origino

patro Aleksio
Petro la Granda pridemandas sian filon Aleksion

Petro Alekseeviĉ la 2-a estis nepo de Petro la Granda imperiestro de Ruslando. Liaj gepatroj estis carido Aleksio Petroviĉ, filo de Petro la Unua kaj Charlotte Christine princino de Brunswick-Wolfenbüttel.

Li reale ne konis siajn gepatrojn, ĉar lia patrino mortis baldaŭ post nasko kaj la patro estis ekzekutita laŭ ordono de Petro la Unua en 1718. Ekde trijara aĝo etulo Petro estis la plena orfo.

Surtroniĝo

Petro la 2-a en 1730
Petro kaj fratino Natalia

Post morto de imperiestrino Katerina la 1-a okazinta la 17-an de majo 1727, laŭ ŝia testamento, li estis proklalamita kiel imperiestro de Ruslando. Li tiam ankoraŭ ne atingis eĉ 12 jarojn.

La 8-an de marto 1728 okazis lia kronado en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo. Ĝi estis la nova ceremonio en la rusia historio, kiu poste ripetiĝis kelkfoje dum du jarcentoj.

Du ĉefaj klanoj

Menŝikov

Avo de Petro la 2-a, samnomulo Petro la Granda, estis grava reforminto de la multejara, arkaika vivmaniero de Ruslando. Lia filo Aleksio, patro de Petro la 2-a, estis kontraŭlo de tiuj reformoj, pro kio li pereis.

Dum reĝado de Katerina la 1-a aperis t.n. Supera Sekreta Konsilio, en kiu ĉefrolis adeptoj de la malnova ordo. La partion de la konservativuloj gvidis kelkaj anoj de Dolgorukov familio.

La partion de la reformantoj gvidis Aleksandro Menŝikov, amiko kaj favorito de Petro la Granda. Li sukcesis surtronigi sian antaŭan amatinon Marton Skavronskaja kiel imperiestrino Katerina la 1-a kaj reale regis la landon ĉ. du jarojn. Memkompreneble ambaŭ klanoj strebis iel ajn ricevi favoron de la nova juna imperiestro Petro la 2-a.

Du fianĉinoj

Katerina Dolgorukova
Menŝikov kune kun filinoj en ekzilo

Post morto de Katerina la 1-a regento Aleksandro Menŝikov plue potencis kaj provis konservi sian gravan signifon en la ŝtato. Laŭ diversaj motivoj li forigis multajn adeptojn de siaj kontraŭloj. Li ankaŭ hastis ligi la junan imperiestron kun sia familio kaj eĉ parenciĝi kun li. Por tio la 25-an de majo 1727 li okazigis gefianĉiĝon de lia filino Maria (16 |j.) kun Petro la 2-a (11 j.)

Somere de tiu jaro Aleksandro Menŝikov grave malsaniĝis kaj provizore ne regis. Liaj kontraŭloj tuj utiligis la situacion por pliigi sian influon je la caro. Ili malkovris la dokumentojn pri torturoj kaj ekzekuto de lia patro Aleksio, en kiuj partoprenis Menŝikov.

La 8-an de septembro laŭ ordono de Petro la 2-a la tuta familio de Menŝikov, inkluzive lian filinon Maria, fianĉinon de la imperiestro, estis ekzilita al Siberio.

La nova favorito de Petro la 2-a iĝis juna Ivano Dolgorukov, kiu ekde februaro de 1728 okupis unu el plej prestiĝaj postenoj en la lando – ĉefa ĉambelano. Baldaŭ la caro konatiĝis kun lia fratino Katerina Dolgorukova, kiu estis pli aĝa (17 j.) ol li mem kaj ekamis ŝin. La 3-an de novembro 1729 okazis ties gefianĉiĝo en Moskvo. Komence de 1730 ili planis efektivigi la geedziĝon.

Rendevuo kun la avino

avino Eŭdokia

Post alveno en Moskvon Petro la 2-a marte de 1728 rendevuis kun sia avino Eŭdokia Lopuĥina, kiu laŭ ordono de ŝia edzo Petro la Unua estis monakino de Novodeviĉij klostro. Ŝin li ĝis tiam ne vidis kaj indiferente rilatis al ŝi. Tamen la monakino provis ŝanĝi sian malfeliĉan statuson kaj ricevi favoron de sia nepo. Ŝi eĉ proklamis sin “carino” de la ŝtato.

Subita morto

tombo de Petro la 2-a en Arĥangelskij katedralo

Januaro de 1730 en Moskvo estis tre frosta kaj malvarma. Petro la 2-a partoprenis en ceremonio okaze de Baptotago kaj serioze malvarmumis tiam. Medicinistoj ne sukcesis kuraci lin, ĉar li suferis ankaŭ pro variolo.

Nokte de la 30-a de januaro Petro la 2-a mortis. Li sukcesis heredigi neniun. Lin oni sepultis en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.

Resumo de lia kurta reĝado

  • Reduktiĝis iuj impostoj kaj deviga rekrutigo;

Eksteraj ligiloj

  • [1] verkisto Radzinski rakontas historion de Rusio. Senpaga filmo ruse
  • [2] filmo "Sekretoj de la enpalacaj renversoj" ruse pri reĝado de Petro la 2-a