Pietro Ubaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pietro UBALDI (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1886 en Foligno, Italio, mortis la 29-a de februaro 1972 en São Vicente, Brazilo) estis itala filozofo.

Li postlasis verkaron, konsistanta el 24 volumoj, dediĉitaj plejparte al studo de la instruoj kaj ekzemploj de Jesuo. Lia plej konata libro estas La Granda Sintezo per kiu li elmontras sintezon de la problemoj de la scienco kaj de la spirito kaj prezentas la respektivajn solvojn.