Pogromo
Pogromo estas registare instigita, aprobita aŭ malatentita amasbuĉo, amaspersekuto kaj elrabado de judoj aŭ pli ĝenerale de religiaj, rasaj aŭ naciaj minoritatoj.
Fenomeno de pogromoj havas longan historion. Pogromoj de judoj okazis en multaj landoj de mezepoka Eŭropo, precipe en la okcidenta (Anglio, Francio, Germanio), kio kaŭzis ilian migradon al sekuriga por ili Kongresa Pollando.
La nocio venas el la rusa kaj signifas detruon (погрóм, de громить = detrui). La kontraŭjudaj pogromoj aperis en la cara Rusio (hodiaŭa Pollando, Ukrainio, Belarusio, Besarabio) ofte. Pli poste ĝi pintiĝis en la holokaŭsto en la nazia Germanio. La versaĵna lasta juda pogromo estis pogromo de Kielce en 1946.
Listo da progromoj
- 1506 - Pogromo de Lisbono en 1506
- 1572 - Bartolomea nokto kontraŭ hugenotoj
- 1614 - Fettmilch-ribelo kontraŭ judoj en Germanujo
- 1894-1915 - Armenia genocido
- 1938 (9-a de novembro) - "kristala nokto"
- 1940-1945 - Holokaŭsto de judoj kaj Porajmos de ciganoj
- 1955 - Pogromo de Istanbulo kontraŭ grekoj
- Post 1980-aj jaroj - Pogromoj kontraŭ koptoj en Egiptujo[1][2]
- 1988 - Pogromo de Sumgait
- 1989-1992 - Pogromoj kontraŭ Osetoj en Kartvelio
- 1999-2003 - Pogromoj kontraŭ Atestantoj de Jehovo en Kartvelio
- De post 2003 - Etna purigado kontraŭ kristanoj en Irako[3][4][5][6]
- 2004 (17-a kaj 18-a de marto) - Pogromo kontraŭ serboj en la serba provinco Kosovo-Metohio regita de Unuiĝintaj Nacioj
- 2008 - Atakoj de okupintoj kontraŭ palestinanoj[7][8]
Referencoj
- ↑ BBC News|Mezoriento|Funebroj por viktimoj de egiptaj alfrontoj, la 4-a de januaro 2000
- ↑ Egiptaj tumultoj malkovrigas religiajn dividojn, csmonitor.com, la 19-a de aprilo 2006
- ↑ Kristanoj, atakcelitaj kaj suferaj, forflugas Irakon
- ↑ IRAQ Terorlkampanjo celas Ĥaldean eklezion en Irako, Azia Novaĵo
- ↑ Mark Lattimer: 'Post la 20 venontaj jaroj, ne plu estos kristianoj en Irako'|Irako|Guardian Unlimited.
- ↑ Jezidoj de Irako timas pri sia nuliigado
- ↑ Okupintoj atakas Palestinanan vilaĝon,
- ↑ Olmert kondamnas "pogromon" far la okupintoj