Pollingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pollingva Vikipedio
Retadreso pl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo pola
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 30-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 612 946
Profundeco 33.8
Paĝoj 3 723 088
Redaktoj 73 461 474
Uzantoj 1 304 701
Aktivaj uzantoj 4 386
Administrantoj 99
Dosieroj 268
vdr

La pollingva Vikipedio (pole Polska Wikipedia (Pola Vikipedio), Polskojęzyczna Wikipedia) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.

La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 30-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 612 946 artikolojn.

Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj