Poloj en Belorusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poloj en Belorusio
nacia malplimulto
poloj
Suma populacio
294 549
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Poloj en Belorusio (2019)

Poloj en Belorusio – nacia malplimulto nombranta laŭ belorusa popolnombrado ĉ. 295 000 loĝantoj de Belorusio. Laŭ neoficialaj statistikoj lime de la ŝtato povas loĝi de 500 000 ĝis 1 200 000 poloj. Poloj estas post rusoj laŭ nombreco la dua nacia malplimulto.

Poloj en Grandprinclando Litovio[redakti | redakti fonton]

Post kristanigo de Litovio en 1387 sekvis pli granda alvenado de pola loĝantaro al Litovio. Reprezentantoj de polaj klerikoj, soldatoj, kortegaj oficistoj kaj urbanoj alvenis. Ĉiuj belorusaj urboj gajnis magdeburgan juron kaj tute poloniĝis en la 17-a jarcento. Samjarcente okazis poligo de belorusa nobelaro.

Dislokigo de poloj en Belorusio[redakti | redakti fonton]

Nombro de pola loĝantaro (laŭ oficialaj donitaĵoj de belorusaj censoj el 1999 kaj 2009 r.) laŭ regionoj:

Resume: 396 000 kaj 294 549

Kultura vivo[redakti | redakti fonton]

De 1991 ĉiujare en Belorusio okazas Parkera Konkurso je la nomo al Adam Mickiewicz.

En centro de Minsko de 2016 okazas la festo de la pola kulturo - kadre de la festivalo de naciaj kulturoj.

De 2017 en Minsko estas polaj-belorusaj legadoj, kadre de la projektu „Nacia Legado”.

Novembre 2018 la pola socio en Belorusio celebris 100-jariĝon de la reakiro de sendependeco de Pollando. Pluraj artaj aranĝoj okazis en Minsko, Grodno, Bresto kaj en aliaj malgrandaj lokoj, kie loĝas reprezentantoj de la pola malplimulto. La 11-an de novembro lernantoj de Pola Socia Lernejo en Grodno je la nomo al Reĝo Stefan Batory aliĝis al organizita de la pola Ministerio de Nacia Edukado la monda kampanjo "Rekordo por Sendependa" – je la 11:11 ekkantis la himnon de Pollando. Kun ĉeesto de kelkcent poldevenaj belorusoj okazis premiado al venkintoj en la arta-literatura konkurso "Sendependa. Nevenkita". La 12-an de novembro en Granda Teatro de Minsko okaze de la Nacia tago de sendependeco estis solenaĵoj kun ĉeesto de polaj ŝtatuloj. Oni montris al la gastoj baleton kun komponaĵoj de Fryderyk Chopin. Ankaŭ festis polaj konsulejoj en Grodno kaj Bresto.

Aktuala situacio de poloj en Belorusio[redakti | redakti fonton]

Aktuale oni observas multe da provoj flanke de belorusaj regopovoj direkte al enigo de poloj al la belorusa socio.

Pro belorusigo kaj malpoligo de Katolika Eklezio en Belorusio, rimarkebla estas observata tendenco al asimilado de lokaj poloj, pri kio atestas i.a. donitaĵoj de la lasta censo el 2009.

Laŭ belorusaj censoj en 1989 poloj en Belorusio estis 418 mil, laŭ la censo de 1999 – 396 mil, laŭ la censo de 2009 jam nur 295 mil. Rapideco de malpliiĝo de la pola loĝantaro kreskas: en la jaroj 1989–1999 falo je 5% (22 mil), 1999-2009 falo de 26% (101 mil).

La plej granda pola organizaĵo en Belorusio – Asocio de Poloj en Belorusio en la plej bonaj tempoj asociigis preskaŭ 20 mil membroj. Nuntempe, post la eventoj el 2005 en la organizaĵo okazis rompo, kio signife malfaciligas funkciadon de la tuta pola malplimulto en Belorusio.

En 2021 prezidento Aleksandr Lukaŝenko komencis kontraŭpolan kampanjon. La 25-an de marto dum la Tago de Libereco en Grodno estis senkaŭze arestita, post forigo de tri polaj diplomatoj, pola ĵurnalistino Andżelika Borys, kaj en Lida kaj Vaŭkavisk du direktorinoj de pollingvaj lernejoj, kiuj atendas procesojn. La reprezalioj kontraŭ poloj komenciĝis. Samtage Josep Borrell nome de Eŭropa Komisiono alvokis belorusajn regopovojn al retirigo de akuzoj adresitaj al la Asocio de Poloj en Belorusio kaj senprokrastan liberigon de ties gvidantoj el malliberejoj, kune aliaj politikaj malliberuloj.

Aprile oni fermis polan lernejon en Bresto. Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo promesis sian helpon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]