Portalo:Pollando/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Pollando enkadre de Eŭropa Unio
Situo de Pollando enkadre de Eŭropa Unio

PollandoPolio respektive Polujo (pole Polska), oficiale la Pola Respubliko (pole Rzeczpospolita Polska), estas lando en Mezeŭropo ĉe la Balta maro. Ĝi najbaras al Germanio (okcidente), Ĉeĥio kaj Slovakio (sude), Ukrainio kaj Belorusio (oriente), Litovio (nord-oriente) kaj norde kun Rusio (Kaliningrada provinco). Krom tio la limo de pola ekskluziva ekonomia zono en la Balta maro najbaras al la zonoj de Danio kaj Svedio.

Laŭ grandeco de areo, ĝi estas la 70-a en la mondo kaj 9-a en Eŭropo. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 34-an lokon en la mondo kaj la 5-an lokon inter ŝtatoj de la Eŭropa Unio. La lando konsistas el 16 provincoj, nomitaj pole województwo, en Esperanto ankaŭ vojevodio, kiuj kovras areon de 312 696 km². Pollandaj provincoj dividiĝas al distriktoj, kaj tiuj al komunumoj. Varsovio estas la ŝtata ĉefurbo kaj plej granda metropolo. Aliaj ĉefaj urboj de Pollando estas Krakovo, Łódź, Wrocław, Poznań, Gdańsk, kaj Szczecin.

Pollando estas membro interalie de Eŭropa Unio, NATO, Unuiĝintaj Nacioj, OEKE, Visegrada grupo kaj MOK.


Reiru al la ĉefpaĝo