Presarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Presmaŝino

La presarto estas tuto de procedoj por maŝine fari multajn kopiojn de teksto aŭ bildo sur surfacon. Eblas konsideri ĝin laŭ teknika aŭ arta vidpunktoj.

Historio

Orienta Azio

La Jikji (직지), presita en Koreujo en 1377 Nacia Biblioteko de Francujo, Parizo

Ksilografia kaj tipografia presado. Ĉinoj kaj koreanoj uzas la teknikon de surligna gravuro (ksilografio) ek de la 2a jarcento. La plej malnova presita “libro” estas la Diamanta Sutro, kvinmetra paperrulaĵo subskribita de la presisto Wang Chieh en 868. La forĝisto Bi Sheng evoluigas metodon por reprodukti ideogramojn per moveblaj litertipoj el calcinita argilo (ĉirkaŭ 1041). En la jaro 1392 la korea reĝo ordonas la unuan fabrikadon de moveblaj metalaj literoj kaj post dekkvinjara laboro aperas korea versio de kvin ĉinaj klasikuloj. Kiam Gutenbergo konceptas kaj realigas la unuan muldilon de prestipoj per rapide fandiĝebla kaj solidiĝanta alojo, li probable nenion scias pri la teknikoj de la ĉinoj kaj koreanoj.

Eŭropo

Presado en la 16-a jarcento
Kunmetado de moveblaj metalaj prestipoj.

15-a jarcento

Kvankam ne ĉiuj historiistoj konsentas, oni ĝenerale opinias ke la unua tipografia presisto en Eŭropo estis Johannes Gensfleisch alinomata Johannes Gutenberg. Li naskiĝas en patricia familio en Majenco (Germanio) ĉirkaŭ la jaro 1400 kaj oni retrovas lin en Strasburgo en 1436, kie li estas helpata de la oraĵisto Hans Dünne kaj konstruigas presilon kun la helpo de la lignotornisto Konrad Saspach. Per la jam ekzistanta tekniko de la patricogravuro, konata de la oraĵistoj kaj librobindistoj, Gutenbergo inventas muldilon por moveblaj literoj el plumbo fandeblaj post uzo. En 1448 li denove estas en Majenco kaj la bankisto Johann Fust pruntas al li dufoje 800 guldenojn kontraŭ garantidono sur la presejo. Fust iĝas asociito de la talentita Peter Schöffer, kiu konas la sekretojn de la “nigra arto”, ĉar li estis disĉiplo de Gutenbergo. Bedaŭrinde tiu ĉi havas financajn problemojn kaj perdas dum proceso kontraŭ Fust preskaŭ sian tutan presmaterialon en la jaro 1455. Tamen li rekonstruas kun peno novan atelieron, laboras ankoraŭ kelkajn jarojn kaj mortas en 1468. – La plej grava verko, kiun komencas realigi Gutenbergo estas la fama 42-linia Biblio (kolumnoalteco 42 linioj), kiun Fust kaj Schöffer finas antaŭ la jaro 1456. La presaĵoj de Gutenbergo ne estas signitaj aŭ datitaj. En 1454 li presas la Turkan kalendaron (Türkenkalender), kiu estas la unua politika presaĵo kaj la unua presita kalendaro. Fust kaj sia bofilo Schöffer realigas la psalmlibron Psalmorum codex, la unuan libron datitan (1457) kaj entute presitan sur pergameno per nigra, ruĝa kaj blua koloroj kun luksaj ĉefliteroj. Ili ankaŭ realigas la 36-linian Biblion (1458-1461) kaj tipografian majstroverkon, la Constitutiones de la Papo Clemento la 5a, unua libro kun marĝenaj notoj kaj samaltaj kolumnoj.

La rolo de Gutenberg

La teknika novaĵo de Gutenberg estis la evoluo de procedoj, kiuj ebligis la presadon de libroj:

  • la signaturo ĉe la prestipo
  • la formŝanĝo ĉe la gisado de la tipoj
  • la konstruo de la presmaŝino
  • interŝanĝeblaj metalaj prestipoj
  • la prestipujo

Gutenberg konatiĝis ankaŭ pro la ekonomia kaj socieca establiĝo de la presarto per la unua amasa disvastiĝo de la Biblio.

Disvastiĝo en kaj el Eŭropo

Der moderne Buchdruck (La moderna presarto) − skulptaĵo kiel memorilo pri Johannes Gutenberg, la malkovrinto de la moderna presarto.

En la 15-a jarcento la prestekniko de Gutenberg rapide disvastiĝis tra Eŭropo. Tion ebligis ĉefe la bonaj komercvojoj.

Historiaj libroj

  • La plej malnova prestita kaj konservita libro estas 5 metrojn longa ĉina rulaĵo el la jaro 868, kiu temas pri sankta budhisma teksto.
  • La unua eŭropa libro prestita per moviĝemaj tipoj estas la latina gramatiko de Donato en 1451 de Gutenberg.
  • La unua latina eldono de la Biblio estas la Biblio je kvardek du linioj de Gutenberg (1453). Victor Hugo skribis pri ĝi unu el la unuaj analizoj en la ĉapitro Tio ĉi mortigos tion (france: "Ceci tuera cela") en sia romano Notre-Dame de Paris.
  • La unua libro presita en la franca estis La Légende dorée (La ora legendo) de Jacques de Voragine fare der Barthélemy Buyer en 1476 en Lyon.

Procedoj

Procedoj per tutpaĝa gravuro

Lignogravuro aŭ ksilografio, ŝtongravuro aŭ litogravuro...

Litografio

La litografio estis inventita de Alois Senefelder en 1796 en Germanio (de la greka lithos, ŝtono, kaj graphein, skribi, desegni) kaj estas prestekniko senreliefa, kiu ebligas kreon kaj reprodukton multekzempleran de desegno per inko aŭ krajono grasaj sur kalkŝtonon. Ĝi baziĝas sur la principo ke graso kaj akvo sin reciproke repuŝas. Oni ne konfuzu litografion kun litogravuro: litogravuro estas la tekniko per kiu oni gravuras ŝtonon reliefe. Litogravuro estas relative malofte uzata en presarto.

Klasika tipografio

...

Amatoraj procedoj el la 19a kaj 20a jarcento

Mimeografio...

Modernaj procedoj

Nuntempe platpreso estas inter la plej vaste uzataj presteĥnikoj.

Metio

Profesioj

Laŭlande ekzistas diversaj edukebloj por labori en presado, kiel ekzemple:

  • faldisto
  • tranĉisto
  • kolorigisto

Partoj de la presa laboro

...

Profesiaj ekspozicioj

En Germanujo

En Britujo

En Francujo

  • Graphitec, en Parizo, Francujo: ĉiun trian jaron
  • Intergraphic, en Parizo kaj Lyon: ĉiujare
  • Techniques papetières et graphiques (TPG) en Parizo: ĉiun trian jaron (ekspozicio vojaĝema okazanta ĉiun naŭan jaron en Parizo: 1983, 1992, 2001, 2010…). Por montri la kvaliton kaj rapidecon de siaj maŝinoj la fabrikistoj tie presas kaj disdonas tunojn da afiŝoj ĉiutage.

Signifo de presarto

Presarto en la 15-a jarcento

La invento kaj establiĝo de presarto estas grava kulturhistoria punkto, kiu enkondukis informdisvastiĝon. Ekzistas nur malmultaj tiaj bazaj mejloŝtonoj:

Presarto ebligas ekzaktan reproduktadon de scio tiel, kiel antaŭe neniam konatan. Dum antaŭe libroj estis mane kopiitaj en skribejoj, la homa faktoro iĝis anstataŭebla. Kopieraroj estis evititaj.

Iĝis grava aŭtoreco, tio estas kiu diris aŭ skribis kion kaj kiel iu precize esprimiĝis kaj kiam tio okazis. Libroj iĝis pli allogaj kaj strukturitaj. Aldoniĝis paĝonumeroj , enhavtabelo kaj titolpaĝoj.

Ŝanĝiĝis ankaŭ legado: dum antaŭe libroj estis laŭte legitaj evoluiĝis la nuntempa sensona legado. Komenciĝis disvastiĝinta legoscio, kiu enkondukis edukan revolucion. Pensado adaptiĝis al skribado.

Scio iĝis pli facile alirebla, ĉar presitaj libroj estis malpli kostaj ol mane kopiitaj, kaj ekzistis pli da ekzempleroj de unu libro.

Presado kaj medio

Novaj presartaj teknikoj ebligas nuntempe du strategiojn:

  • Uzante "purajn" materiojn, ekzemple recikligitajn aŭ inkojn sen forvaporemaj organikaĵoj (angle: VOC, volatile organic compounds) kaj tiel plu.
  • Recikligante la uzitajn materiojn. Necesas pripensi la materiojn uzatajn por ke tia recikligo eblas.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Richard Schneller: Konciza historio de la presarto kun aparta konsidero de la Esperanto-literaturo. En: Esperante kaj ekumene. Ed. Iltis, Schliengen 2004, p. 323-337.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda