Regionoj de Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropa Unio kreis Komitaton de regionoj por reprezenti la Regionojn de Eŭropo kiel institucio de la administracio de EU rekte sub la nivelo de la nacia ŝtato. La komitato havas sian sidejon en Bruselo.

Tialoj por tio estas jenaj:

  • historiaj kaj kulturaj postuloj por aŭtonomio en multaj regionoj tra la tuta EU
  • plifortigi la politikan kaj ekonomian situacion en tiuj regionoj

La termino 'regiono' uzita tiukadre inkludis Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon (antaŭ la Briteliro), kiuj estas referencataj kiel apartaj landoj, kaj ne kiel regionoj, fare de la Brita registaro kvankam kolektive ili formas la teritorion de la Unuiĝinta Reĝlando (nome suverena ŝtato).

Kelkaj naciaj ŝtatoj kiuj historie havis fortan centrigitan administracion transigis politikan povon al la regionoj. Ekzemploj de tio estas la redono de povo en Unuiĝinta Reĝlando (denove antaŭ la Briteliro, per la Scotland Act 1998 -Leĝo de Skotlando de 1998-, la Government of Wales Act 1998 -Leĝo de la Registaro de Kimrio de 1998-) kaj la nuntempaj negocadoj en Francio rilate al pliiĝanta aŭtonomeco por Korsiko. Kelkaj aliaj ŝtatoj tradicie havis fortajn regionajn sentojn, kiel la Federacia Respubliko Germanio aŭ la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio; aliaj ŝtatoj estis strukturitaj sur la bazo de nacia kaj municipa regado.

Kompetenco[redakti | redakti fonton]

Regionaj kaj lokaj aŭtoritatoj elektas delegitojn por la Komitato de regionoj. Tiu komitato estas konsulta ento, kaj oni petas ties opinion al la konsilio aŭ al la komisiono pri novaj politikoj kaj juro en jenaj areoj:

  • Edukado
  • Trejnado
  • Kulturo
  • Publika Sano
  • Kontraŭ-droga helpo
  • Trans-Eŭropaj retoj
  • Socia kaj Ekonomia Kohero
  • Strukturaj Financoj

pri kelkaj aferoj ĝi funkcias partnerece kun la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]