Longan tempon la urbo estis centro de tapeto-fabrikado. Pri tio memorigas urba tapeta muzeo.
Geografio
Je 5 kilometroj de Mulhouse, ĉe la aŭtoŝosea interkruciĝo de Strasbourg kaj Mulhouse al Bazelo (A35-A36 en Sausheim) kaj de Habsheim al Ottmarsheim (malnovaj romiaj vojoj), la komunumo de Rixheim ĝuas privilegian situon, en parto de la rejnaebenaĵo ĉe la limo de la ŝtatbiena arbaro Hardt, ĉe la montetoj de Sundgau kaj ĉe la rivero Ill. Altitudo varias inter 365 metroj (Zürenwald) kaj 232 metroj (Pont du Bouc).