Salvina albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvina albatroso
Salvina albatroso
Salvina albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche salvini
(Rothschild, 1893)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Salvina albatroso, aŭ Salvina talasarko, Thalassarche salvini, estas granda marbirdo kun teritorio tra la Suda Oceano. Ĝi estas mezgranda talasarko de familio de albatrosoj, kaj dumlonge konsiderita subspecio de la Singarda albatroso. Ĝi estas mezgranda blankanigra albatroso.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]

La Salvina albatroso kun la Blankakrona, la Singarda, kaj la Ĉathama albatrosoj , estis ĉiuj konsideritaj sama specio ĝis libro de 1998 fare de Robertson kaj Nunn.[4] Aliaj fakuloj sekvis, kun BirdLife International en 2000,[5] Brooke en 2004,[6] ACAP en 2006,[7] kaj la SACC en 2008.[8][9][10] Kvankam, kelkaj kiel James Clements (ĝis sia morto), ne interkonsentis, kaj ankaŭ ne la Universitato Cornell (respondeca pri lia libro).[11] Molekulaj analizoj montris, ke ĝi kaj la proksime rilata Ĉathama albatroso (ankaŭ konsiderita subspecio de la Singarda albatroso) estas fakte frataj taksonoj unu de la alia, kaj pli malproksime rilataj al la Singarda.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio ricevis sian nomon de Lionel Walter Rothschild laŭ la elstara angla ornitologo Osbert Salvin.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dumfluge.

La Salvina albatroso estas ĉirkaŭ 90 cm longa kaj kun enverguro de 2.56 m. Ĝi pezas 3.3-4.9 kg kaj estas kun la Singarda albatroso, la plej granda el la "talasarkoj" aŭ malgrandaj albatrosoj.[12] Plenkreskulo havas arĝentogrizan kronon. Ties vizaĝo, supra gorĝo, kaj supra dorso estas grizaj, kaj ties suba dorso, supraflugiloj kaj vosto estas griznigraj. Ĝi havas blankajn pugon kaj subajn partojn kun nigra kadromarko en subflugiloj kaj nigraj antaŭaj kaj malantaŭaj bordoj en flugiloj kaj nigraj flugilpintoj. Ties beko estas palgrizverdeca kun helflava supra bordo, kaj brilflava pinto en la supra makzelo, kaj malhela punkto en la pinto de la suba makzelo. La junuloj havas pli etendajn grizajn areojn kaj bluec-grizan bekon kun nigraj pintoj en ambaŭ makzeloj.[5] Ĝi povas esti distingata el la Ĉathama albatroso pro sia plia grando kaj griza beko, kaj el la Singarda albatroso pro la pli griza kapo. Tiaj diferencoj povas esti malfacile kontroleblaj mare, tamen, kaj tii povas klarigi la subreprezentadon de tiu specio en ĉemaraj kalkuloj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Salvina albatroso manĝas ĉefe fiŝojn kaj cefalopodojn.[13]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas ĉefe sur malgrandaj rokaj insuloj kun malmulte da vegetaĵaro,[14] kaj la nesto estas pedestala kaj farita el koto, plumoj kaj birdostoj.[15] La ino demetas ununuran ovon en septembro, kaj la kovado fare de ambaŭ gepatroj daŭras ĝis komenco de novembro. La elnestiĝo okaxas post ĉirkaŭ 4 monatoj.

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[5]
Loko Populacio Dato Tendenco
Buntio 30,750 paroj 1998 Eble malpliiĝanta
Okcidenta Ĉeno, Snares < 650 paroj 1984
La Piramido, Ĉathamoj 2 paroj 2006
Forty-Fours 1+ paroj 2007
Pingven-Insulo, Krozetoj 1—4 paroj 2002
Totalo 62,000 1998 Eble malpliiĝanta


Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La Salvina albatroso reproduktiĝas kolonie sur tri disaj insularoj en la Suda Oceano, sur Pingven-Insulo en la Krozetoj en la Hinda Oceano[6][16] en Baŭnti-Insularo kaj Snares sude de Novzelando, La Piramido, kaj Forty-Fours.[14][17][18] Ĉemare ili havas teritoriojn el Sudafriko tra Aŭstralio kaj tiom for oriente kiom ĝis la marbordoj de Sudameriko. En aprilo 2011, oni faris kelkajn fotojn de Salvina aŭ de Ĉathama albatroso je ĉirkaŭ. 800 mejlojn norde de Havajo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun specion kiel Vundebla[19] kaj multhokadaj fiŝkaptejoj kaj trenretoj kiel kulpaj de malgrandaj kvantoj de mortoj, kvankam trenretoj estas kulpaj de pli ol duono de la mortigoj.[20] La tutmonda populacio estas nune ĉirkaŭkalkulita je 61,500 birdoj en 1998,[21][22] kio sugestas malpliiĝon en la specio laŭ pli komencaj studoj (kvankam diferencoj en la metodoj malfaciligas rektajn komparojn). Estis 30,750 paroj en 1998 en Buntio, kompare kun 76,000 paroj en 1978.[15] Estis 650 paroj en la Snares, kaj kvar paroj estis registritaj en Pingven-Insulo en la Krozetoj.[6][16] Oni observis izolajn idojn en La Piramido kaj Forty-Fours en 2007.[23]

Birdoringado[14] kaj studoj[17] estas survoje, kaj ĉiu insuloj escepte ĉe La Piramido, kaj Forty-Fours, kiuj estas privataj posedoj, estas naturaj rezervejoj. En 1998, Snares kaj Buntio estis deklaritaj Mondheredaj Lokoj, kaj en 2006, la Pacifikfiŝkaptada Komitato adoptis decidojn por postuli eviton de birda aldona kaptado sude de 30° S.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 BirdLife International (2008)(a)
  6. 6,0 6,1 6,2 Brooke, M. (2004)
  7. ACAP (2007)
  8. Remsen Jr., J. V. (2004)
  9. Remsen Jr., J. V. (2005)
  10. Remsen Jr., J. V. (2008)
  11. Clements, J. (2007)
  12. Brooke, Michael, Albatrosses and Petrels across the World (Bird Families of the World). Oxford University Press (2004), ISBN 978-0-19-850125-1
  13. Marchant, S. & Higgins, P. J. (1990)
  14. 14,0 14,1 14,2 Croxall, J. P. & Gales, R. (1998)
  15. 15,0 15,1 Robertson, C. J. R. & van Tets (1982)
  16. 16,0 16,1 Jouventin, P. (1990)
  17. 17,0 17,1 Taylor, G. A. (2000)
  18. Miskelly, C. M., et al. (2006)
  19. BirdLife International (2012). Thalassarche salviniInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  20. Baird, S. J. & Smith, M. H. (2007)
  21. Booth, A. M. (1999)
  22. Clark, G., et al. (1998)
  23. Robertson, C. J. R. (2008)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ACAP (2007). "ACAP species". ACAP. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Baird, S. J.; Smith, M. H. (2007). "Incidental capture of seabirds species in commercial fisheries in New Zealand waters, 2003-2004 and 2004-2005". New Zealand Aquatic Environment and Biodiversity Report (9).
  • BirdLife International (2008(a)). "Salvin's Albatross - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Booth, A. M. (1999) in litt
  • Brands, Sheila (August 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Subfamily Diomedeinae". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Clark, G.; Booth, A. M.; Amey, J. (1998). Unpublished report (Invercargill, N.Z: NZ Department of Conservation).
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Croxall, J. P.; Gales, R. (1998). "Assessment of the conservation status of albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Jouventin, P. (1990). "Shy Albatrosses Diomedea cauta salvini breeding on Penguin Island, Crozet Archipelago, Indian Ocean". Ibis (132): 126–127.
  • Marchant, S.; Higgins, P. J. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic birds, 1: ratites to ducks. Melbourne, Australia: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553068-1
  • Miskelly, C. M.; Bester, A. J.; Bell, M. (2006). "Additions to the Chatham Islands’ bird list, with further records of vagrant and colonising bird species". Notornis (53): 215–230.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (December 2004). "Proposal #155 to South American Check-list Committee: Split Shy Albatross Thalassarche cauta into two or three species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 18 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (Februaro 2005). "Proposal (#166) to South American Classification Committee: Re-lump Thalassarche eremita and Thalassarche salvini with Thalassarche cauta". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 18 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (28 Feb 2008). "Proposal (#255) to South American Classification Committee : Follow-up to Proposal 155: Split Thalassarche cauta into three species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 18 Feb 2009.
  • Robertson, C. J. R.; Nunn, G. B. (1998). "Towards a new taxonomy for albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons. pp. 13–19.
  • Robertson, C. J. R. (2008) in litt
  • Robertson, C. J. R.; van Tets, G. F. (1982). "The status of birds at the Bounty Islands". Notornis (29): 311–336.
  • Taylor, G. A. (2000). "Action plan for seabird conservation in New Zealand. Wellington: Department of Conservation". Threatened Species Occasional Publication (16).
  • Tickell, W.L.N. (2000). Albatrosses Sussex:Pica press, ISBN 1-873403-94-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]