Gregorio de Nyssa

El Vikipedio

(Alidirektita el Sankta Gregoro Nisseno)
Saltu al: navigado, serĉo

Sankta Gregorio de Nyssa (ĉ. 335 - ĉ. 394), greka, kristana filozofo, sanktulo, mistikulo kaj klerulo el la urbo Nyssa en Kapadokio, provinco de Anatolio. Li estas unu el la Grekaj Patroj de la kristana eklezio. Li estas grava pensinto kaj aŭtoritato en la katolika kaj ortodoksa branĉoj de kristanismo. Kune kun lia frato Sankta Bazilo kaj amiko Gregorio el Nazianzo, li estis unu el la tri Patroj el Kapadokio.

Li predikis kontraŭ arianismo, kristana herezo kiu diras ke Jesuo Kristo ne estis Dio. Li donis la ĝustan esprimon pri la Sankta Triunuo kontraŭ la arianisma herezo. Imperiestro Valenzo eksoficigis lin el lia episkopeco, sed post la morto de Valenzo, Gregorio denove estis enoficigita.

Same kiel la sankta Aŭgusteno, Gregorio estas grava kristana filozofo kiu helpis transformi kristanismon laŭ platona filozofo. En kristana filozofio, li sekvis Origenon. Same kiel Origeno, li kredis, ke ni havas materian korpon kiel puno pro origina peko. Laŭ kristanismo, ni ĉiuj heredas ĉi tiun pekon ĉar Adamo estis la unua homo kaj ni heredas lian naturon, pekon kaj ĉion.

En 381 Gregorio partoprenis en la Unua Konsilio de Konstantinopolo, kiu redaktis la Nicean Kredon.

[redakti] Retaj ligiloj

·  angla paĝo pri la sankutlo
·  plia anglalingva paĝo
·  biografio pri li en la reta anglalingva "katolika enciklopedio"
·  ampleksa franclingva paĝo pri li