Sanpedroepaula rokinsularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Sanpedroepaula rokinsularo (meze).
Lumturo kaj kabano sur Belmonte, Sanpedroepaula rokinsularo

La Sanpedroepaula rokinsularo Koordinatoj: 00° 55′ 08″ N 29° 20′ 35″ U / 0.91889 °N, 29.34306 °U / 0.91889; -29.34306 (mapo)(port.: Penedos de São Pedro e São Paulo) estas deko da insuletoj vulkandevenaj en distanco de 950 km nordoriente de Natal.

Darwin vizitis la insularon en februaro 1832 dum sia ekspedicio per Beagle.

Geografio

La plej proksima tero estas la insulo Fernando de Noronha (630 km sud-okcidente). La insuloj apartenas al la brazila subŝtato Pernambuko.

La insularo estas parto de la mezatlantika sojlo, nord-suda plejparte subakva montoĉeno, kiu atingas la oceanan surfacon en nur kelkaj lokoj (Jan Mayen, Islando, Acoroj, Ascension, Tristan da Cunha, Gough-Insulo, Buvet-Insulo). La ekzakta situo estas: 00° 55′ 08″ N 29° 20′ 35″ U / 0.91889 °N, 29.34306 °U / 0.91889; -29.34306 (mapo).

Mapo de la insularo

La rokaro troviĝas en arealo de 10.000 m², kiu etendiĝas 350 m nord-sude kaj 200 m okcident-oriente. Estas kvin pli grandaj insuletoj: Ilha Belmonte (Sudoeste, 5380 m²), Ilha Challenger (São Paulo, Sudeste, 3000 m²), Ilha Nordeste (São Pedro, 1440 m²), Ilhota Cabral (Noroeste, 1170 m²) kaj Ilhota South (943 m²). La plej alta el la rokoj atingas 22,5 m.

La insularo ne estas loĝata. Ĝi disponas pri lumturo 6 m alta sur la pinto de Ilha Belmonte kaj pri kabano por deĵorantaj armeanoj kaj sciencistoj.

Biologio

Nur Ilha Belmonte, la plej granda el la insuloj, havas vegetaĵaron, ĉefe muskojn kaj herbojn.

Kelkaj birdospecioj nestas sur la insularo: bruna naivulo Sula leucogaster, Bruna ŝterno Anous stolidus, Malhelbruna ŝterno Anous minutus. Krome vivas kelkaj kraboj (Ruĝaj klipkrabo Grapsus grapsus), insektoj kaj araneoj.

Historio

La matenon de la 16-a de februaro 1832 la rokinsularo estis vizitata de Charles Darwin dum ties vojaĝo ĉirkaŭ la mondo per HMS Beagle.

En 1942 la arkipelago estis integrita en la brazila tereno kiel teritorio rekte dependa de la Ministerio pri milito. Laŭ la brazila konstitucio de 1988 ĝi estis integrita en la ŝtaton Pernambuko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj