SATEB

El Vikipedio
(Alidirektita el Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio)
Saltu al: navigado, serĉo

SAT en Britio (SATEB) estas laborista esperanto-asocio starigita en 1932, ligita al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) per la gotenburga konvencio.

Historio [redakti]

SATEB stariĝis en 1932, de kelkaj homoj ne akceptintaj la aliĝon de la tiama Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj al IPE. Ĝi ree ekfunkciis tuj post la fino de la dua mondmilito, kaj en 1948 registris 240 membrojn en 6 diversurbaj grupoj. Ĝia organo The Worker Esperantist (Laborista Esperantisto), 12-paĝa presita gazeto, aperas trimonate. SATEB disponas pri Libro-Servo kaj Interkoresponda Servo. SATEB tiutempe kunlaboris kun la laboristeduka organizo National Council of Labour Colle­ges (Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj) koncerne korespondan esperanto-kurson.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    retejo de SATEB
Ekstera ligilo    artikolo "Laborista esperanta movado inter 1936 kaj 1948" en la retejo de SAT