Serĝipo
|
Serĝipo (portugale Sergipe [serĵipj] {IFA:sɛx.'ʒi.pi}) estas subŝtato de Brazilo, trovita en la nordorienta regiono de la lando, limigita de la aliaj subŝtatoj Alagoaso (nordokcidente) kaj Bahio (okcidente kaj sude), krom Atlantiko (oriente). Serĝipo estas la plej malgranda subŝtato de Brazilo kaj okupas 21.910,3km², areo iomete pli granda ol tiu okupata de Israelo.
Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Arakaĵuo. Aliaj urboj de Serĝipo kun relativa granda loĝantaro estas Lagarto, Itabaiana kaj Estância. Ankaŭ estas gravaj urboj São Cristóvão, kvara plej antikva urbo de Brazilo, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros, kiuj kune kun Arakaĵuo formas la regionon konata kiel Grandan Arakaĵuon.
Geografio
Serĝipo estas la plej malgranda subŝtato de Brazilo. Ĝi havas 80% de sia teritorio en ebenaĵojn kaj ne estas montoj pli altaj ol 300 m. La klimato estas tropikala, en plej internaj partoj ĝi estas tropikala-seka.
Historio
En 1590 oni fondis burĝon São Cristóvão apud rivero Sergipe por garantii la posedon de la tero. Serĝipo restis preskaŭ nekonata ĝis Garcia d'Ávila, granda terposedanto, ekis la koloniadon de la regiono, en la 17-a jarcento. Komence, Serĝipo estis nur pasaĝo inter Pernambuko kaj Bahio, sen graveco. Tuj, Nederlando invadis portugalaj kolonioj en Brazila Nordoriento kaj disrabis portugalajn vilaĝojn en la regiono. En 1645 portugaloj rekonkeris Serĝipon.
En 1823 Serĝipo estis disigita de provinco Bahia. En 1889 ĝi iĝis subŝtato.
Ekonomio
Serĝipo havas tipan tropikan ekonomion. Krom tropika agrikulturo (sukerkano, ananaso, oranĝo) kaj fiŝkaptado en Serĝipo estas grava produktado de nafton kaj cementon. Malpeza industrio, artezanaĵo kaj turismo kompletigas la ekonomian kadron de subŝtaton.
Kulturo
Plejparto de serĝipanoj estas mestizoj, en Serĝipo, do, estas forte miksita kulturo kun eŭropaj, afrikaj kaj indiĝenaj elementoj. La ĉefa religio estas popolaj formoj de katolikismo kaj protestantismo, sed kandombleo estas tre divastigada ĉe marbordo. Spiritismo ankaŭ estas tre divastigata en grandaj urboj.
Turismo
En Serĝipo estas tipa tropika plaĝa turismo, sed speciala diferenco estas ebleco eniri per rivero São Francisco ĝis la komenco de Sertão, sekve en Serĝipo turistoj povas ekkoni komencon de brazilan internlandon komforte kaj sendanĝere.
Esperanto-movado
En Serĝipo aperis la Club Esperanto (angle) jam en 1907. Leĝo n-ro 759, de la 31-a de oktobro 1918, permesis la sendevigan instruadon de Esperanto ĉe la Normala Lernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj de subŝtato Serĝipo.
Eksteraj ligiloj
- Serĝipa Oficiala Retejo (portugale)
|