Shereen El Feki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shereen El Feki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (56-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla
Ŝtataneco EgiptioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de TorontoUniversitato de Kembriĝo
Okupo
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto • verkisto de nefikcio • verkisto
vdr

Shereen El Feki (arabe شيرين الفقي; naskiĝis en 1967 aŭ 1968)[1] estas brita ĵurnalisto kaj aŭtoro, plej konata pro ŝia libro Sex and the Citadel: Intimate Life in a Changing Arab World ('Sekso kaj la citadelo: intima vivo en ŝanĝanta araba mondo"). Ŝi aktivas ankaŭ en la fakula reto Alianco de Civilizoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El Feki naskiĝis en Britio havante kimran patrinon kaj egipta patron. Ŝi plukreskis en Kanado, vizitante ŝian avinon en Kairo sur regula bazo. Post kiam ŝi diplomiĝis en la Universitato de Toronto pri imunologio en 1991[2], ŝi poste plustudis imunologion en la Universitato de Cambridge. Ŝi iĝis ĵurnalisto pri sanzorgado ĉe la revuo The Economist en 1998. Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, ŝi lernis la araban kaj komencis precipe esplori la Mezorienton, , la emancipiĝon kaj la sekseco de virinoj, ĉefe en Egiptio[3][4]. En 2005, ŝi forlasis la The Economist[5] kaj inter 2006 kaj 2008, ŝi prizorgis tv-programojn por la anglalingvaj elsendoj de Al-Ĝazira[4] kie ŝi ĉefe raportis pri medicinaj temoj. De 2010 al 2012, ŝi estis vicprezidanto de la Global Commission on HIV and the Law (Tutmonda Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj) pri aidoso kaj juro, organizaĵo kiu okupiĝas pri homaj rajtojn kaj la problemaro ĉirkaŭ aidoso. Ofte oni ne trovas informojn en la araba aŭ ricevas erarajn informojn pri seksaj malsanoj aŭ gravediĝoj[6].

En 2013, El Feki eldonis la libron Sex and the Citadel: Intimate Life in a Changing Arab World (Sekso kaj la citadelo: Intima vivo en ŝanĝanta araba mondo), kiu estis tradukita al la nederlanda, indonezia,franca, germana, hispana kaj araba. "Sekso kaj la citadelo" estis nomita por la Guardian First Book Award kaj La Orwell Premio. La TED-prelego de El Feki pri sekseco en la araba regiono ricevis pli ol 2,4 milionoj da vidoj ekde junio 2013.[7] La libro enketis pri seksaj sintenoj de virinoj kaj viroj en Egiptio kaj la pli larĝa araba mondo kiel rezulto de ŝia kvinjara esploro. El Feki konkludas ke tabuoj ĉirkaŭ sekseco estas je la komenco de defio en la arabaj socioj kaj ke tiaj debatoj en la propra vivo estas ŝlosilo por ŝanĝoj en la politiko, ekonomiko kaj la pli larĝa publika sfero. Tamen, ŝi avertas ke tia ŝanĝo venas "de evoluo, ne de revolucio" kaj daŭros almenaŭ generacion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Sex and the Citadel: Intimate Life in a Changing Arab World. Pantheon Books, New York 2012, ISBN 978-0-701-18316-5[8].
  • (germana) Necla Kelek: Orientalische Lust. Recenzo en: Die literarische Welt, la 6-an de aprilo 2013, paĝo 1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Shereen El Feki: My Life in Media. Shereen El Feki, 38 The Independent, la 2-an de oktobro 2006.
  2. (en) Megan Easton, Al Jazeera’s bridge-builder Shereen El Feki is host of current affairs show, People and Power, la 9-an de septembro 2006
  3. (de) Voigt, Claudia, "1002 Nächte". Der Spiegel, 2013 (9): 132–133. ISSN 0038-7452.
  4. 4,0 4,1 (en) "Shereen El Feki: My Life in Media". The Independent, la 2-an de oktobro 2006.
  5. (en) Easton, Megan. "Al Jazeera's bridge-builder: Shereen El Feki is host of current affairs show, People and Power". UofTMagazine. University of Toronto, 2006
  6. (nl) Elisabeth Ackaert, "Wil je een volk beter leren kennen, kijk dan binnen in hun slaapkamer" (Se vi volas pli bone konti poponon, tiam enrigardu la dormĉambron), Metro, la 10-an de marto 2014.
  7. (en) El Feki, Shereen. "A little-told tale of sex and sensuality", TED.
  8. (angla) Janet Maslin, A Fig Leaf Is Dropped in Islamic Societies. ‘Sex and the Citadel’, by Shereen El Feki, The New York Times, la 7-an de aprilo 2013,