Stanisław Witkiewicz

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stanisław Witkiewicz blazono Nieczuja (naskiĝis la 8-an de majo 1851 en Poŝavŝe proksime al Ŝjaulaj (Ĵemajtio), mortis la 5-an de septembro 1915 en Lovran, Kroatio) – pola pentristo, arkitekto, verkisto kaj teoriisto pri arto, populariganto de la arkitektura stilo de Zakopane, la patro de Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj filo de Ignacy, novembra ribelanto.

Vivo [redakti]

Stanisław Witkiewicz studis ĉe Akademio de Belartoj en Sankt-Peterburgo (1869-1871) kaj en Munkeno (1872-1875). Post reveno al la lando kunlaboris kun revuo "Wędrowiec" (Migranto) kaj okupiĝis pri artisma kritiko kreante ties modernajn fundamentojn.

En 1890 setlis en Zakopane, kie estis fascinita de la tiea popola arto, kreis teorion de la stilo de Zakopane projektante arkitekturon kaj internon de la lokaj vilaoj.

Projektinto de la kapelo de la Plej Sankta Koro de Jesuo en Jaszczurówka (nun kvartalo de Zakopane); konstruita en 1904. Aŭtoro de la libro Na przełęczy (Sur montpasejo; 1891), nomata Evangelio de Tatroj, por kiu en 1904 verkis novan antaŭparolon. Pro sia agado por la urbo iĝis honora civitano de Zakopane.

Li mortis je tuberkulozo la 5-an de septembro 1915 en Lovran (duoninsulo Istrio). La ĉerkon kun la kadavro alvenigis tra militanta Eŭropo bibliotekistino Maria Dembowska. Ĝi atingis Zakopane la 13-an de septembro 1915. La 14-an de septembro la ĉerko estis montrita en tombeja kapelo ĉe la strato Nowotarska. La funebra ceremonio, kiun partoprenis, krom montaranoj kaj montar-gvidistoj, ankaŭ verkistoj kaj artistoj, i. a. Stefan Żeromski, Jan Kasprowicz okazis la 17-an de septembro 1915. Li estis enterigita en la malnova tombejo.

Pentrado [redakti]

En pentroarto li estis teoriisto de realismo. En la praktiko pentris antaŭ ĉio pejzaĝojn de Tatroj kaj scenoj de la januara ribelo. Aŭtoro de multaj impresionismaj bildoj.

Literaturo [redakti]

  • Teresa Jabłońska, Stanisława Witkiewicza styl zakopiański (Stilo de Zakopane laŭ Stanisław Witkiewicz), Eldonejo BOSZ, 2008, ISBN 978-83-7576-029-3