Flugservisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĝenerala signifo de la vorto stevardo. Pri la specifa signifo ene de vikipedio vidu la artikolon pri vikimediaj stevardoj.
Stevardinoj devas esti afablaj laŭ la laborkontrakto.

Stevardo (aŭ por virinoj stevardino) estas profesia oficisto zorganta pri la pasaĝeroj dum transporto per ŝipo (ŝipstevardo) aŭ aviadilo (flugakompanisto, angle: flight attendant, antaŭe: steward/-ess). Stevardoj zorgu pri la komforto kaj sekureco de la pasaĝeroj, aparte en kazoj de danĝero aŭ krizo, katastrofo.

Ĉi tie estas priskribataj unuavice la funkcioj de stevardo en aviadilo, tamen stevardo en ŝipo aŭ trajno havas la samajn taskojn. En la artikolo pri Titaniko troviĝas pli da detaloj pri la taskoj de ŝip-stevardoj.

Dum la komenca epoko de aviado, (aviada) stevardino estis la prirevata profesio por multaj knabinoj. Tio ŝanĝiĝis, kiam flugvojaĝoj fariĝis amasa fenomeno.

Historio

Unuafoje stevardo deĵoris en aviadilo en 1911 dum flugo de zepelino LZ10 „Ŝvabio“ por DELAG, kaj la 1-an de majo 1927 unuafoje dum internacia flugo de British Airways Londono-Parizo. Oni rimarkis, ke la ĉeesto de stevardo trankviligas la pasaĝerojn dum la - tiam tre malkutima - vojaĝo. La unua virina stevardo estis la flegistino Ellen Church el Iovao la 15-an de majo 1930, la unua miksita teamo el viraj kaj virinaj stevardoj en junio 1938 de Boeing Air Transport (hodiaŭ: United Airlines).

Taskoj

En aviadila kajuto: la klarigo pri sekureco estas deviga laŭ ICAO kaj praktikata antaŭ ĉiu ekflugo.

La ĉefaj taskoj de stevardoj estas la garantiado pri sekureco enkajute. Ili klarigas al la pasaĝeroj kiel konduti, se en la kajuto malaltiĝas la aerpremo, kiel uzi la glitelirejojn kaj kiel utiligi la savovestojn. En kazo de urĝa bezono estas la tasko de la stevardoj zorgi pri laŭeble rapida evakuado de la aviadilo. Ili devas scii kion fari en kazo de brulo kaj rapide taŭge reagi.

La ĉefstevardo (angle: en:Purser) estas la ĉefresponsulo pri la sekureco de la pasaĝeroj, kaj la kunordiganto inter la pilotaro kaj la stevardaro.

En aviadila kajuto: de ĉiu sidloko pasaĝero povas per simpla butonpremo voki la stevardon.

La nombro de stevardoj dependas de la nombro de sidlokoj kaj de la klaso de la flugo: Por 20 pasaĝerlokoj devas esti unu stevardo (por 19 aŭ malpli ne nepras), por ĉiu kvanto de 50 fluggastoj unu plia akompanisto estas deviga.

La stevardo estas tiu ano de la flugkompanio, kiu estas plej videbla por pasaĝero. Tial multaj flugkompanioj multe atentas bonan trejnadon de siaj stevardoj.

Kiel fariĝi stevardo

Laŭforme stevardoj ne estas kvalifikitaj laborantoj, ĉar ne validas ĝenerale akceptitaj reguloj por lernotempo (kun ekzemple ŝtate fiksita minimuma daŭro de trejnado).

Ĉiu flugkompanio organizas sian propran trejnadon: plursemajnan bazan kurson kun teoria kaj praktika edukado. La trejnado finiĝas per kompani-interna ekzameno sen ŝtate akceptita atesto. - Ĉiu kompanio havas sian propran lernejon, eĉ multjara stevardo el alia kompanio devas rekomenci la trejnadon denove.

Ĝenerale

Estas principe malpermesate al ĉiu membro de aviadila teamo (ĉu piloto, ĉu stevardo), akcepti pro sia laboro en la aviadilo iun monon (nek trinkmonon, nek rekompencon, nek aliajn donacojn).

Profesiaj malsanoj

Oftaj perturboj kaj malsanoj, kiuj rilatas al la profesio de aviada stevardo estas:

Por trakti ilin, rekomendendas kompenso per sporto.

Deĵorado

Maksimuma deĵortempo kaj minimuma ripozpaŭzoj estas priskribataj perleĝe kaj per la kolektiva laborkontrakto (vidu: sindikato). Perjare estas fiksata maksimumo de 2.000 horoj da deĵoro, monate 70-87 flughoroj en interkontinentaj flugoj aŭ 69-89 horoj en kontinentaj flugoj. La detalojn ĉiu kompanio fiksas mem. Parttempa laboro eblas en multaj kompanioj. Deĵortempoj estas ankaŭ dum semajnfinoj.

Deĵoro dum interkontinentaj flugoj rezultigas neregulan ritmon de dumtaga kaj dumnokta laboro, neceson ofte adaptiĝi al alia tempozono, alia klimato. Tio povas gvidi al malbonfarto, dormoperturboj, malsaniĝemo. Plurtaga foresto de la hejmo povas resultigi izoligon el familio kaj amikaro.

Postuloj

  • Stevardoj devas esti en bonega farto, kaj komplete taŭgaj por tropiklanda klimato. Ili devas esti vakcinitaj laŭ postulo de la vizitotaj landoj.
  • Stevardoj estu minimume 1,60 m altaj kaj sveltaj.
  • Alloga, flegata aspekto kaj aplomba konduto necesas.
  • Ili estu komunikkapablaj, aparte en la kampo de interkultura komunikado. Ili havu socian kompetenton, emocian komprenemon kaj fortan prestopretecon.
  • Flekseblo kaj ŝarĝokapabloj korpa kaj psika nepras.

Krome necesas jenaj scioj:

  • Finitaj lerneja studado kaj laŭeble profesia trejnado estas preferataj, se ne nepraj.
  • Bonaj konoj de minimume unu fremda lingvo, aktive kaj pasive, estas nepre postulataj, por neanglalingvanoj la minimuma fremda lingvo estas la angla (tre dezirataj krome estas la ĉina, kantona, japana, franca, germana, hispana, portugala kaj itala).
  • Konoj pri la teknika proceduro de la flugado estas postulataj.
  • Konoj pri la funkciigado de la sekurecoekipaĵo de aviadilo.
  • Konoj pri ĝenerala medicino, sukuro, tropika medicino kaj subteno de handikapitaj kaj kadukaj personoj.
  • Konoj kaj kapabloj pri praktika psikologio - traktado apartaj personoj (sub influo de drogo, kun perturbita personeco, flugtimo, klaŭstrofobio ...) kaj rimedoj por konfliktmildigo.
  • Konoj pri gastronomio.
  • Scioj pri geografio, religioj, kulturoj.

Avantaĝoj

  • Vojaĝado kaj vizitado de la tuta mondo
  • Kontakto kun diversaj pasaĝeroj
  • Apliko de fremdaj lingvoj
  • Privataj flugvojaĝoj je treege reduktitaj tarifoj, foje rabatoj en hoteloj, pruntaŭtoj, ...

La laborloko en aviadilo

La laborloko mem prezentas certan streĉon al la homa korpo:

  • ne estas tute horizontala (ĝenerale angulo de 1,5° ĝis 5°),
  • havas malpli (nur 5-10%) da aerhumido ol normale (40-50%)
  • enhavas pli malaltan aerpremon, kiel en alteco de 2700 m super NN
  • estas tre brua kun laŭteco de pli ol 80 dB.
  • estas eksponita al pli alta kosma radiado kaj al pli alta kvanto de ozono.
    Kvankam ne jam pruviĝis damaĝaj efikoj de ambaŭ por la homa sano, estis fiksita maksimuma dozo de 20 mSv (miliSiverto) jare kaj de 400 mSv dum homa vivo. (En Eŭropa Unio tio estis fiksita per leĝo EU 96/29/EURATOM.)

Moknomoj ktp

Stevardoj estas moktitolitaj „sukoŝovuloj“ (pro servado de trinkaĵoj al pasaĝeroj) aŭ „akvobaletistoj“ (pro la pantomima demonstrado de uzado de sekurzonoj).

Katolika sanktulo protektanta estas Bona de Pizo laŭ proklamo de papo Johano la 23-a en 1962.

Literaturo

  • germane Informo de germana laboragentejo pri la profesio de aviada stevardo:
    „Steward(ess)/Flugbegleiter(in)“ el la serio „Blätter zur Berufskunde“, eld.: Bundesagentur für Arbeit, Bestellnummer 2-VIII D 20


Eksteraj ligiloj