Trizona karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trizona karpodako
Trizona karpodako ( Carpodacus trifasciatus ), 1. masklo kaj 2. ino
Trizona karpodako ( Carpodacus trifasciatus ), 1. masklo kaj 2. ino
Trizona karpodako
Trizona karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. trifasciatus'
Carpodacus trifasciatus
(Verreaux, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Trizona karpodako (Carpodacus trifasciatus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas prave lokata en la genro Carpodacus, dum aliaj samgenraj estas lokataj nur provizore kaj dubinde. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio kaj Barato. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Tiu karpodako estas tre karminroza en kapo, dorso kaj subaj partoj. En kapo estas rimarkinda bildo kiu konsistas el blankaj plumopintoj kiuj beligas kaj kontrastas en frunto, vizaĝo kaj gorĝareo. Ankaŭ estas blanka okulringo. La dorso estas karminroza sed kun griznigraj strieco kaj nuanco. La pugo estas griza. La flugiloj estas nigrecaj kaj montras du flugilstrion: la plej supra elŝultra blanka kaj la plej suba rozkolora. Ankaŭ la vosto estas nigreca kaj mezlonga kaj iom forkoforma. La subaj partoj estas rozecaj, sed centre kaj flanke estas griza.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]