UNESKO-premio por pacedukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UNESKO-premio por pacedukado
honorigo
Organizanto Unesko
Fondita en 1981
vdr

La UNESKO-premio por pacedukado estis kreita en la jaro 1980 kaj estas ĉiujare aljuĝata ekde 1981.

Ĉi tiu premio, en valoro de 60 000 usonaj dolaroj, ĉefe celas antaŭenigi ĉiajn agadojn, kiuj celas "konstrui en la mensoj de homoj la defendon de paco" per la honorigo de eksterordinaraj aktivecoj por pacedukado en la spirito de la konstitucio de Unesko. Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj[1].

Ĉi tiu premio estas donata en Parizo ĉe la Unesco-ĉefsidejo la 21-an de septembro, Internacia Tago de Paco de UN .

Ricevintoj de la premio[redakti | redakti fonton]

  • 2008: Instituto por Justico kaj Repacigo (Sud-Afriko)
  • 2006: Christopher Gregory Weeramantry (Sri Lanko) Honora mencio: Fundación para la Reconciliación (Kolombio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]