Upington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Upington estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Norda Kablando.

Mapo de Sud-Afriko, kie Upington estas trovebla okcidente

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Upington situas sur montetaro laŭ Oranĝo (rivero) en la okcidenta parto de la lando. Bloemfontein troviĝas 488, Kaburbo 665, Johanesburgo 720, Port Elizabeth 739, Pretorio 755, Orient-Londono 816, Durbano 961 km.

Aerfoto pri Upington

Historio[redakti | redakti fonton]

Upington estis fondita en 1884 kaj prenis sian nomon de generalo Thomas Upington, kiu estris Kablandon. Pli frue en 1875 la loko estis stacio de misiistoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Upington estas centro de vinoindustrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Upington havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Kaburbo, Johanesburgo, Namibio, Port Elizabeth. Fervojo funkcias al Namibio kaj Hinda Oceano. La urbo havas ponton tra la rivero.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Upington la averaĝa temperaturo varias inter 11-26 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 188 mm. La pluvo en marto kulminas kaj julie apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]