Uzanto-Diskuto:Eliott

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Eliott
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

(Mi ne trovas rubrikon pri la ĝanerala diskuto pri E-a Vikipedio, do mi entenigas tiun rimarkon/sugeston en mia "diskutpaĝo")

  • Unu simbola/patrona figuro de la Vikipedio, por la esperantistoj, povus tre trafe esti la ĉefa rolulo de la bonega romano de Trevor Steele "Sed nur Fragmento" : la profesoro Maklin, kies plenviv-gvidanta ideo estas "aldoni sian etan peceton al la Granda Mozaiko" (de scienco). Ĉu ne?


  • ALIA AFERO: denove, kiel neniam mi trovas ĝneralan paĝon por la demandoj, ĝenaralajn diskuttoj, ktp mi en metas ĉi tie la rimarko/demando: male al tio, kio estas skribita, ne troviĝas ie ejn klarigo pri KIEL oni povas fari por alŝiti jpg dosierojn, t. e. fotoj kaj bildoj ĝenerale en la specialan vikipedian dosierujon (ĉar tion estas klarigita: ke ili devas esti unue enmeti tien, antaŭ oni povus fari ion ajn per ili) Se mi scipovus tion mi povus fari etan artikolon pri Geaorges Jeanclos, kun foto de unu el liaj statuetoj.

REkzemple, ktp

Bonvenon al vi Eliott ! Bonvolu ensaluti antaŭ ol vi redaktas, tiel ni vidos ĉe viaj redaktoj vian subskribon anstataŭ la IP-adreson per kiu vi aliras la reton. Mi rekomendas al vi redakti x-sisteme, pli bele aspektos ĉar tiel ni vidos la ĉapelitajn literojn ĝuste (vidu Kiel redakti paĝon). Pri vikicitaĵoj bonvolu rigardi je vikicitaro : la ĉefpaĝo anoncas ke estas multlingva projekto : sekve viaj citaĵoj estas tute bonvenaj tie. Arno Lagrange 10:32, 5. Nov 2003 (UTC)


Dankon pro la atentigo al la artikolo Kanto, ĝi estis sensence redaktita. Mi forigis ĝin : kiam iu volos redakti veran artikolon pri Kanto tiu simple povos krei novan artikolon. Cetere jam ekzistas vere artikolo pri La Bamba. Arno Lagrange 09:21, 1. Dec 2003 (UTC)


Kara redaktoro "62.147.111.79", ŝajne de Marseille, Francio, mi petegas al vi, bonvolu krei konton kaj ensaluti antaŭ rekdakti! Ne estas bone ke tiom da kontribuoj venu de anonima IP-adreso. Ankaŭ, bv. legi la Gvidlibron por biografioj; viaj redaktoj biografiaj estas ĝenerale tre bonaj, sed estas kelkaj subtilaj reguloj pri majuskleco, ekz. kiujn indas observi. Antaŭdankon! Kriĉjo 03:07, 4. Nov 2003 (UTC)

Bonvenon al vi deziras Arno Lagrange 13:32, 4. Nov 2003 (UTC)


RESPONDO: (mi ne scias kiel oni respondas al demandoj aperintaj en diskuto pa^go) Mi ja jam kreis konton , mia kromnomo estas "Eliott" , Mi ja estas el Francio ,sed tute ne el Marseille, male el la alia ektremflanko: ARRAS . Jes okazis , ke mi forgesis ensaluti antaû ol redakti, sed ^sajnas, ke e^c kiam mi ensalutas, la ma^sino tamen aperigas nur tiujn strangajn ciferojn ^car mi neniam vidis mian kromnomon post le ^san^goj, kiujn mi enmetis ! Eliott

Povus esti ke via krozilo ne ĝuste retenas "kuketojn". Ĝenerale krozilo memoras uzantnomon ĝis pasas ĉ. 20 minutoj de neaktiveco. Sed se oni klakas "Memoru mian ensaluton" aŭ similan, la krozilo retenos por ĉiam la informoj do vi ĉiam estos ensalutinta en Vikipedio. Estis iom malfacile por mi kompreni komence, sed fine ĉio funkciis bone por mi. (Bv. uzi x-metodon anstataŭ de ekz. c^, tiel la servilo povus aŭomate krei ĉapelitan tekston!) Kriĉjo 18:46, 4. Nov 2003 (UTC)

JA! eble estas pro la kuketa problemo: mi estas principe kontraû la kuketoj, kiujn mi taksas dnĝero pri liberecoj kaj long perspektive je la tuta civilizo kaj homaj valoroj, do mi malaktivis ilin. (tiuteme legu la terurajn perspektivijn de nia civizo en e=paĝo : http://www.propagandamatrix.com/big_brother

Vi ja rajtas timi por libereco. Tamen se vi simple ensalutas enirante la vikipedion, transirante de unu paĝo al alia vi devus resti "ensalutinta" kaj viaj redaktoj devus aperi kun via subskribo. Arno Lagrange 13:11, 5. Nov 2003 (UTC)

Ligo funkcias nur se la ligo estas precize identa al la artikoltitolo : gravas ke estu ĉu majuskloj ĉu minuskloj. Mi do ligis el la titoloj kiujn vi menciis post ĝustigo. Fakte se via subskribo daŭre ne aperas kun viaj redaktoj, povas kompensi ke vi tiel informu pri kio vi laboris. Via kunlaboro plu estas konstanta riĉigo de la vikipedio. Do pluen kaj antaŭen !!! Arno Lagrange 00:06, 7. Nov 2003 (UTC)

Eĉ salutinte mi ne povas iri al "preferoj"; respondo estas "ne jam salutis".
Supozeble estas pro tio ke vi malaktivigis viajn kuketojn. Mi komprenas ke vi ne ŝatas ke iu ajn povu superregi vin per kuketoj. Sed kaze de la vikipedio, la kuketo nur enhavas vian salutnomon kaj pasvorton kaj ebligas al la servilo sendi al vi la paĝojn laŭ la preferoj kiujn vi elektis kaj laŭ viaj rajtoj : ekzemple vi ne rajtas enŝuti bildon ne ensalutinte. Se vi volas plne ĝui viajn vikipediistajn rajtojn aktivigu la kuketojn almenaŭ por la vikipedio. (Mozilo ebligas aktivigi kuketojn por TTT-ejoj de vi elektitaj dum vi malpermesas ilin por ĉiuj aliaj). Arno Lagrange 07:18, 22. Nov 2003 (UTC)

Tion mi faris; Ni vidos ĉu la afero bone funkcias nun!

Gratulojn ! vi sukcesis ! de hieraŭ viaj kontribuoj nun aperas kun via subskribo. Arno Lagrange 16:50, 24. Nov 2003 (UTC)



Dankon Eliott ke vi ampleksigis la artikolon pri Socia movado kiun mi ekis. Arno Lagrange


Saluton Eliott,

Arno skribis: "Mi penas ordigi kaj harmoniigi samfakajn artikolarojn kiel ekzemple en Esperanto-kulturo aŭ en la "arbo" Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Perisodaktiloj -Rodulo - Karnovoro kaj laŭeble ligi al alilingvaj paralelaj "vikiarboj".

Mi ne scias se vi jam pensas en la "revolucio kladistika". Bonevole legu ekzemple tion: fr:Taxonomieen:cladisticshttp://www.inrp.fr/Acces/biotic/evolut/phylogene/documentation/html/cladist.htmhttp://www.fossile.fr/infos/dinos.htm. Oni povus trovi artikolojn pli bonajn, sed kladistiko revoluciigos "vikiarbojn". Pro tio mi skribis la tre mallongajn artikulojn "Willi HENNIG kaj Kladistiko", ĉar mi E-o ne estas bona. Oni devus skribi minime longan artikolon "Kladistiko". Kio vi pensas? Multkolorbirdo 16:59, 13. Dec 2003
Mi ne estas biologiisto, kaj tute ne sentas min kompetenta por tio. Eliott

  • La nova aspekto de la enir paĝo estas malbela, la antaŭa estis multe pli agrabla!!

Malkongruaj permesiloj[redakti fonton]

Atentu ke Revo sekvas GPL-n sed Vikipedio GFDL-n. Ili ne estas kongruaj permesiloj. -- :) 02:30, 7. Jan 2004 (UTC)


Kara, mi vidis ke vi provis elŝuti bildojn sed malsukcese. Fakte ne la bildojn mem vi enŝutis sed iliajn priskribajn paĝojn (kun spacnomo Pilt; en la estona - en eo estas Dosiero: ). Se la bildon vi volas enŝuti el alilingva vikio bv unue kopii la bildon al via malmoldisko. En la priskriba paĝo estas ligilo al la bildo mem alkalaku ĝin kaj per via foliumilo vi certe trovos rimedon "konservi la bildon kiel ..." (ĉu per dekstra klako, ĉu el la ilstrio, ...).Poste en la eo-vikio malfermu la paĝon "Alŝutu dosieron" kaj per "ekzameni" esploru vian malmoldiskon kaj elektu la ĵus enŝutitan bildon (bona idieo estas esperantigi la titolon antaŭe). Tiel mi faris pri la mapo de Baŝkirio. Rekte enŝuti de unu vikio al alia neniam funkciis ĉe mi. Arno Lagrange 16:07, 25. Feb 2004 (UTC)


Kara Eliott,

Dankon pro via bonveniga mesaĝo! Mi rimarkis, ke vi ne povis trovi la procionedojn antaŭe. Ili estas sub la rabobestoj. Mi aldonis la plenan aranĝon de specioj al la artikolo Procionedoj.

Jen ligilo al ĉiuj la "ĉeĥ-devenaj" pri-mamulaj artikoloj. Vidu, ke la nomoj ĉe la artikolo Mamulo estas ofte laŭ malsama sistemo. Multaj artikoloj ankoraŭ estas duobligitaj. Ekz karnovoro kaj rabobestoj.
Mi metis iom da ordo kaj legebleco en la Karnomanĝuloj (pli bona kaj esperanto termino mi opinias ol la du aliaj), sed vi vidos, ke ne estas finita, ankoraŭ multe da laboro bezoniĝas, se vi kuraĝas pluiri ! Mi ne. (Eliott)

Pri majuskloj en ligiloj: rimarku ke majuskloj ĉe la komenco ne importas: rabobestoj, Rabobestoj. Sed majuskloj ĉe la dua, tria, .. vortoj ja importas: Birda Klaso, birda Klaso, birda klaso, Birda klaso (nur la lastaj du ligiloj funkcias). Tial oni ne ĉagrenu pri majuskloj ĉe la komenco de ligilo, sed oni zorgu pri majuskloj en la mezo aŭ fino — ĉu estontaj artikolistoj skribus majusklojn por tiuj vortoj aŭ ne?

Mi tre ĝuas viajn artikolojn! Mi ankoraŭ iome timas skribi tute novajn artikolojn, sed mi helpos hodiaŭ kaj poste pri la nova aranĝo de la mamulaj artikoloj!

Jmb, la ekstran 29an de februaro

Estimata Jmb, kiel vi vidis mi iom plibonigis tiujn listojn, (estis giganta laboro!) sed nur la ĉefajn, kaj restas laboro farenda!
Ne timendas timi skibi tute novajn artikolojn, eĉ se la esperanto ne tro bonas estos aliuloj, kiuj pasos poste kaj korektos! Kaj se vi ne havas "inspiron" vi povas traduki artikolojn aŭ informojn el alia Vikipedio. Kaj kiel vi vidas estas multe da poluriga, normiga, kromutila, aranĝa laboro por fari!

Nu! ĉu la Ĉexha vikipediisto kiu enmetis tiujn listojn havas la samon pri botaniko, estus bonege!!
Eliott


Saluton,
Rilate al la klasifiko de florantaj plantoj: la sistemo de Cronquist ŝajnas esti ofte uzata. Jen paĝo kiu donas skizon de tiu sistemo (la nomoj inter krampoj estas sinonimoj).
Jmb


Eliott, esperanto kaj vikipedio estas mondskalaj. Ke migranta birdo aperas sub via fenestro ne estas monda evento. Vi devintus precizigi en kiun mondparton aperis tiu filoskopo !!! Cetere, ĉu vi ĉeestos en la SAT-Amikara kongreso de la Roche-sur-Yon ? Arno Lagrange 16:51, 24. Mar 2004 (UTC)

mi ne havos la kuraĝon nek fizika nek morala iri en La Roche sur Yon, kvankam certe estos interesa. Konjekteble mi estos en Strasburgo por la manifestacio Eŭropa Bunto, kaj en aŭgusto en Pluezec. Mi aldonas sube mian foton. http://www.e-d-e.org/Pfr/fotoj/RolandPlatteau.JPG

Jes la foton mi jam vidis el la listo de Eŭropo - Demokratio - Esperanto - EDE Nordo-Uesto - Balotoj 2004. Ĉu vi redaktus ĉi tie ion pri Eŭropo - Demokratio - Esperanto ? Arno Lagrange 16:50, 25. Mar 2004 (UTC)

Ne, mi ne sentas min kapabla nek rspondecula por tion fari, sed mi transmetos la demandon.


Saluton Eliott, dankon, ke vi klarigis la aferojn pri la ne-kompletaj artikoloj. Mi kreas novajn artikolojn unue per mia tekstprogramo kaj alŝutas ilin, kiam ili estas en pli/malpli akceptebla stato (kaj mi havas rapidan retkonekton, estas ensalutinta ktp.). Por eviti miskomprenojn eble transprenu tiun ĉi modelon aŭ anoncu en la resumlinio aŭ en la artikolo mem, ke la artikolo estas daŭrigota. Fragmentoj de anonimuloj ofte estas suspektindaj... Je plia agrabla kunlaboro, --Unukorno 10:30, 7. Apr 2004 (UTC)


Eliott, bonvolu redakti laŭ Piramida stilo. Ekzemple en via artikolo pri Absurda Teatro, tute mankas enkonduka difina frazo. Tiu ja troviĝas en la germanlingva artikolo. Dankas pro la atento Arno Lagrange  10:24, 28. Apr 2004 (UTC)

serĉas helpo[redakti fonton]

Saluton. Mi lernas Esperanto unu semajno kaj bezonas helpo kun mia artikolo: Berchtesgaden. Volis vi helpis mi? --TomK32 11:16, 2. Jul 2004 (UTC)

Kian helpon vi bezonas ? (Eliott)

Salut' Eliott,

  • Mi petas vin ne lasu fremdlingvajn frazojn en la teksto, ĉar tiuj restas tie. Ekzistas metodo por ne aperigi surekrane fremdajn frazojn, sed aperigi ilin dum redaktado. Oni devas uzi <!--- komentario ---> aŭ similan, mi ne scias konkrete, sed mi esploros la temon ... (estas ĝusta formo por komentario Gangleri 16:05, 8. Okt 2004 (UTC) ) Eble tiam oni povas indiki, ke ekzistas tradukinda parto de teksto, videbla nur dum redaktado.
  • Mi petas vin skribi min. unu frazon, se vi kreas novan artikolon kun foto kaj ligiloj (ankaŭ la ligiloj estas tre necesaj, helpegaj tuj ekkoni enhavon de fremda artikolo.).
  • Malnova afero: mi povas redakti fotojn nur en la simpla desegna programo (Paintbrush), trovebla sur ĉiu komputilo. Sed tiu programo permesas tralabori nur .jpg aŭ .bmp fajlojn. Tial mi savas la fotojn kun .png en formato de jpg aŭ bmp (sed tiu lasta estas malrekomendita por Vikipedio).
  • Se vi legis miajn cerbumadojn, forviŝu ilin. Razilklingo.

Saluton el Munkeno![redakti fonton]

Saluton,[redakti fonton]

Se vi kreas artikolojn nur kun ligoj, bonvolu aldonu bildon laŭ la suba ekzemplo (videbla dum radaktado):

http://en.wikipedia.org/upload/thumb/8/84/180px-YamsatBrixtonMarket.jpg
ignamo-radiko

dankon pro bonveno[redakti fonton]

Saluton Eliott,

Dankon pro la informaĵo pri la artikolo pri la okulo. Ĉu ne estas mirinde ke mi ensalutas ĵuste hodiaŭ ! Mi do ne estos la unua redaktanto pri tiu temo. Ne gravas, mi devis eniri la grupon pli frue. Mi provis aldoni ion sur tiu artikolo sed Marcos elmetis ghin pro "stumpo"-kialo, mi ne tute nun komprenas sed eble pli malfrue ... Komence, ne estas tre facile uzi tiun ilon precipe per Esperanto !

Ghis

Jerome217.109.169.62 16:05, 23. Okt 2004 (UTC)

Via artikoleto pri tiu aŭstralopitekino finiĝas jene: "Vidu:" Kion do mi vidu? 01:45, 27. Okt 2004 (UTC) Jes tiam mi ne havis la precizan referencojn pri la pli freŝaj malkovroj. SEd depost tiam mi ne serĉis kaj ne aldonis! Sed mi scias, ke pli novaj malkovroj estis faritaj kaj nun oni nomis eĉ pli maljunan subspecio de aŭstralopitecus afarensis.

Nomo de la universitato de Aligarh[redakti fonton]

Kara kolego,

mi rimarkis, ke vi aŭtoris la artikolon titolitan Aligarh universitato. Laŭ mia opinio tiu nomo estas nekongrua kun la gramatiko de Esperanto, ĉar evidente "universitato" estas la ĉefa vorto, kaj tial la antaŭa vorto devus esti adjektivo kaj havi la finaĵon "-a". Alternative eblus kunmeti la du vortojn ("Aligarh-universitato") aŭ inversigi la vort-ordon: "universitato Aligarh" (kiel "rivero Rodano", "monto Everesto"), aŭ eĉ "universitato de Aligarh".

Kion vi opinias?

Similaj konsideroj validas kompreneble por la artikoloj pri la universitatoj Stanford kaj Rice, de aliaj aŭtoroj.

Sincere, ismo 19:43, 22. Nov 2004 (UTC)

Prave. Mi parenteze rimarkis tion nelge en alia titolo (unue tri gorĝoj baraĝo) sed iu alia korektis, tion mi vidis.


BSPlayer en Esperanto[redakti fonton]

mi respondis je la diskutpaĝo --Kristjan' 16:34, 7. Dec 2004 (UTC)

Ombilikismumi?[redakti fonton]

Sur Lacerti vi metis komenton "kaj ombilikismumi ne?". Kion signifas tio, kaj kial vi metis tian komenton netaŭge en la paĝon anstataŭ en la diskuton? Marcos 17:49, 12. Jan 2005 (UTC)

Hi Eliott,

Sorry, I dont know esperanto, hopefully you know english. :) . I was wondering where did you get the image that you uploaded. Its the image of ahmedabad Dosiero:Ahmadabado1.jpg . you can respond on gu:User:Spundun. Thank you. --Spundun: 08:57, 8. Apr 2005 (UTC)

Tio estas foto farita de mi mem unu dimanĉo matene en marto 1996. That is a photograph that I myself made some sunday morning in march 1996. If you want to know wether it has copyright, conforming GNU copyleft culture it has not, I only desire that if tou use it you mention that It is by me and is GNU FDL. Se vi deziras ekscii ĉu estyas kopirajto, kongrue kun la GNu kulturo ĝas ne havas, Mi nue petas, ke se vi uzas ĝin vi diru, ke faris ĝin mi, kaj ĝi estas GNU FDL.

Mi vidas, ke vi proponas helpon pri Guĝarata kaj hinda lingvoj, sed kion mi dezirus estas kiel havi vortaron Hinda-Esperanto Esperanto-Hinda. manke de tio ĝis nun mi faras mem sed multe tro malgranda en : [1] ! tio estas anekdota malfeliĉe.

Thanks for responding Eliott, I have added {{GFDL}} to the image to notify others that its GFDL. --Spundun

Franca vikiprojekto esperanto[redakti fonton]

Saluton!

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:50, 20. Maj 2005 (UTC)

Maŭ-Maŭ-ribelo[redakti fonton]

Saluton, vi metis la artikolon pri la Maŭ-Maŭ-ribelo. Mi scias nenion pri ĝi, kaj la teksto de la artikolo ne helpas al mi kompreni. Ĉu vi povus aldoni kelkajn ĝeneralajn informojn, pri kio temas, kiam ĝi okazis k. s.? Dankon! --Sebastiano 10:35, 29. Jul 2005 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:11, 3. Jan 2006 (UTC)

Kio estas la utilo de tio ? ĉe kiu okazo uzeblas ?

Saluton Eliott, mi iom rearanĝis la bildon kun la ŝpinanta virino. Se vi deziras havi ĝin alie, trankvile korektu ĝian grandecon kaj la pozicion. Petro 14. Feb 2006 10:07 (UTC)

Saluton. Pri relative malnova peto via (kiun mi trovis hazarde) mi povas tekstigi la lun-bildon kun la mar-nomoj. Sed ĉar mi tute ne spertas pri la luno, bv kontroli se ĉio estas bone lokita en la jena provo (1 ĝis 9, laŭ la ordo de la teksto nun ekzistanta)--Ssire 09:27, 18. Mar 2006 (UTC)

Farite. Bonvolu kontroli. Mi evidente pretas korekti okaze de eraro. (Ja estas diferencoj inter kion vi skribis sur mia paĝo, ekz.: Maro de trankvileco, kaj kio troviĝas sur la luno-paĝo: Maro de l' Trankvil', kies stilo malsamas de la via. Ĉu mi ŝanĝu ?) Verŝajne, ne plu utilas la teksto apuda, kiu priskribis tion, kio nun estas en la bildo ? Vi mem zorgu pri: mi jam diris, mi tute ne kompetentas pri lunoj, almenaŭ tiaj...--Ssire 16:20, 23. Mar 2006 (UTC)
Plu. En la diskut-paĝo de Luno, troviĝas bildo kun la nomoj en la franca lingvo. Du pliaj maroj ricevis nomojn : Maro de la malvarmo kaj Maro de la vaporoj; kaj unu plia cirko (de Platono). Ĉu indas aldoni ? Amike.--Ssire 05:12, 24. Mar 2006 (UTC)

Ensaluti por baloto[redakti fonton]

Kara Elliot! Sur Vikipedio:Baloto pri majuskligo de familiaj nomoj vi voĉdonis sen ensaluti unue. Tial oni verŝajne konsideros vian voĉdonadon nevalida. Do, bonvolu ensaluti, kaj tiam denove voĉdonu. (Paranteze, tiam vi ankaŭ povas facile subskribi per ~~~~). Marcos 20:07, 19. Mar 2006 (UTC)

Mi dankas al vi pro viaj laŭdaj vortoj!!! Mi esperas, ke vi helpos al mi aktualigi tiun ŝablonon, ĝi ja vere povas tenti pli da atento al novaj artikoloj! Alauxdo 11:49, 25. Jul 2006 (UTC)

Por vi informacio:

Diskuto "Antaŭ-sokrataj filozofoj" Mi voĉdonas por "Antaŭ-sokrataj filozofoj" (kaj "presokrata" ŝajnas tute neologisma, kial inventi novan prefikson pre, kiam jam ekzistas fundamentan prefikson samsignifa?) (Eliott)

Respondo: "Pre" estas nenia inventaĵo. Ĝi estas en PIV. --Petr Tomasovsky 13:11, 23. Okt 2006 (UTC)

Sed PIV plenplenas je neologismoj, estas bone konata.

Retrovitaj ligoj[redakti fonton]

Saluton Eliott

Mi riparis la ligojn ĉe B._Traven kaj nun vi denove povas trovi la tradukitaj verkoj de B.Traven.

Amike, Denizo


Dankon!! vikipediisto:Eliott

Supra navigado-linio[redakti fonton]

Estimata, Eliott. Bonvolu ne uzu supran "navigado-linion" en artikoloj. Tia estas konsiderata kiel pra-eca en nia nuna vikipedio; nuntempe oni uzu kategoriojn. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min! Amike salutas Yekrats 23:23, 9. Nov 2007 (UTC)

Saluton, Eliott. Mi trovis malnova bildo fotita de vi, Dosiero:PortretoRhezusosimio.jpg. Ĉu mi estus korekta por konsideri viajn personajn fotojn tiel markitajn esti sub la licencilo Krea Komunaĵo? (Baze, ke vi permesas vian verkon esti uzita iel ajn, se via nomo estas afiŝita al la foto? Plena licenco. http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/us/deed.eo ) Dankon! -- Yekrats 18:21, 11. Nov 2009 (UTC)

Se via respondo estas "jes", mi marki la foton tiumaniere. Dankon. -- Yekrats 18:22, 11. Nov 2009 (UTC)

foton de mi farita de simio rhesus en Hindio jes vi povas meti sub krean komunaĵon.

jes Eliott

Yekrats, ĉu fakte Eliott ie deklaris la foton publikhavaĵo (PD)? Ĉar ĉi tie Eliott konsentis pri CC BY-SA, sed vi markis ĝin PD. --KuboF (diskuto) 21:16, 20 Jul. 2015 (UTC)

Saluton. Mi trovis problemon pri bildo Dosiero:69405983 a3248f8cec.jpg, kiun vi alŝutis. Ŝajnas, ke la permesilo estas malĝusta. Bonvolu informi nin pri la afero en VP:FD. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 21:20, 20 Jul. 2015 (UTC)

Pro manko de libera permesilo, la bildo estis forigita. Mi ĝojas pro via kontribuo, sed mi petas pli atenti permesilon dum vi (espereble) sekvafoje iom alŝutos. Tiam mi rekomendas alŝuti rekte al Komunejo, kiu prizorgas bildojn pli bone. Amike. --KuboF (diskuto) 15:02, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

Ivan Fedoroviĉ Naĵivin[redakti fonton]

Saluton, Eliott. Dankon pro via nova artikolo Ivan Fedoroviĉ Naĵivin. Mi ĵus metis intervikiajn ligilojn laŭ la maniero, kiu funkcias ekde 2013, vikiigis la artikolon, aldonis referencojn laŭ la rusa artikolo, aldonis informkeston kaj iomete aranĝis la alineojn, plejparte laŭ la rusa artikolo. Mi esperas, ke tio estas en ordo por vi. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]