Vaclav Smil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaclav Smil
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1943 (1943-12-09) (80-jaraĝa)
en Plzeň
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco KanadoĈeĥoslovakio
Alma mater Pensilvania Ŝtata UniversitatoUniversitato de Karolo
Okupo
Okupo geografoekonomikisto • universitata instruisto • sciencistoverkisto • sciencovulgarigisto • natursciencisto • instruisto • scienca esploristo
Verkoj The Earth's Biosphere: Evolution, Dynamics, and Change
Numbers Don’t Lie: 71 Stories to Help Us Understand the Modern World
TTT
Retejo https://vaclavsmil.com
vdr

Vaclav SMIL estas kanada sciencisto. Li estas emerita profesoro de la Fakultato pri Mediaj Sciencoj de la Universitato de Manitobo (Kanado). Inter liaj esplorobjektoj estas energio, naturmedio, manĝaĵoj, demografio kaj ekonomio.

Juneco kaj studado[redakti | redakti fonton]

Smil naskiĝis la 9-an de decembro 1943, dum la Dua Mondmilito, in Plzeň, en tiama germana Protektorato Bohemio kaj Moravio (nuna Ĉeĥio). Lia patro estis policisto, lia patrino librotenisto.

Smil studis dum kvin jaroj en la fakultato de Naturaj Sciencoj de la Karola Universitato en Prago. Post finstudo li rifuzis aliĝi al la Komunista partio, kio limigis liajn laboreblecojn. Li eklaboris en regiona planado-oficejo. Li edziĝis al Eva, kiu studis fizikon. En 1969, post la Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion kaj la finstudo de Eva, la paro migris al Usono. Tie Smil en 1971 akiris doktorecon pri geografio de la Pensilvania Ŝtata Universitato.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

En 1972 Smil akceptis laboroferton de la Universitato de Manitobo kaj restis tie ĝis la pensiiĝo. Li donis kursojn pri medio-scienco kun temoj kiel energio, klimatŝanĝiĝo, Ĉinio, demografio kaj ekonomio.

Opinio pri energio[redakti | redakti fonton]

Smil estas skeptika pri rapida transiro al renoviĝanta energio. Li opinias ke tio bezonos multe pli da tempo ol oni prognozas.

En 2018 li emfazis, ke karbo, nafto kaj tergaso liveras 90% de la monda primara energio. Malgraŭ la daŭra kresko de novaj energifontoj, ekde 2000 kreskis la proporcio de fosiliaj brulaĵoj en la monda energikonsumo. Laŭ li la plej granda longtempa defio de la industrio estos ilia anstataŭigo en la produktado de krudfero, cemento, amoniako and plasto. Smil proponas redukti la bezonon je tiaj brulaĵoj per energiŝparado kaj petas ke en la energiprezoj estu la reala kosto, inkluzive tiuj kaŭzitaj de la emisioj de forceja gaso.

Opinio pri ekonomia kreskado[redakti | redakti fonton]

Smil kredas ke ekonomia kreskado havu finon kaj ke la homaro konsumu multe malpli da materialo kaj energio.

Lastatempaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2022 : How the World Really Works: A Scientist's Guide to Our Past, Present and Future (Kiel la mondo reale funkcias: Sciencista gvidilo tra nia pasinto, nuntempo kaj estonto). Viking/Penguin. (ISBN 978-0241454398)
  • 2021 : Grand Transitions: How the Modern World Was Made (Gravaj transiroj: Kiel la moderna mondo kreiĝis). Oxford University Press. (ISBN 978-0241454398)
  • 2020 : Numbers Don't Lie: 71 Things You Need To Know About The World ((Ciferoj ne mensogas: 71 sciindaĵoj pri la mondo). Penguin. (ISBN 978-0241454411)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Persona retpaĝo