Varmia-Mazuria provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varmia-Mazuria Provinco
Flago Blazono
flago blazono
Provincoj de Pollando
Situo
ĉefurbo Olsztyn
areo 24 173,17 km²
nombro de loĝantoj (laŭ stato
31-an de decembro 2007)
1 426 155
distriktoj:
Distriktoj
vdr

Varmia-Mazuria Provinco (pole:Województwo warmińsko-mazurskie) aŭ mallonge Varmio-Mazurio estas unu el la 16 provincoj de Pollando.

Ĝi situas norde kaj havas pecon de marbordo ĉe la Balta maro. La nomo de la provinco devenas de du historiaj regionoj: Varmio kaj Mazurio.

La provinco konsistas el 19 distriktoj kaj du eksterdistriktaj urboj. Ĝia ĉefurbo estas Olsztyn. Estas iom malpli ol 1,5 milionoj da loĝantoj.

Ĝis la Dua mondmilito la provinco estis parto de la germana provinco Orienta Prusio.