Velika Kopanja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj

Velika Kopanja, ukraine Велика Копаня, ruse Великая Копаня, (velikaja kopanja) hungare Felsőveresmart estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.

Situo

Velika Kopanja situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo Ĥust-Vinohradiv. La lasta troviĝas 9 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1430. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1922 da homoj, rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. La regiono rehungariĝis inter 1938-1945 laŭ la unua Viena Arbitracio. Ekde 1945 Velika Kopanja apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nuntempe loĝas en Velika Kopanja 3400 da rutenoj kaj ukrainoj.

Vidindaĵo

  • protektata kampo kun maloftaj kreskaĵoj