Venkotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
09.05.2005

Venkotago (ruse День Победы, angle V-E Day) estas festotago omaĝe la venkon de aliancanoj super la faŝisma Germanio. En okcidenta Eŭropo kaj Usono estas festata la 8-an de majo, en Orienta Eŭropo kaj eksa Sovetunio — la 9-an de majo. En soveta terminologio estas Granda patriota milito; unu el ĉefaj ŝtataj festoj en Rusio kaj Belorusio.

En Sovetunio la Venkotago iĝis ripoztago en la jaro 1965 (la 20-a datreveno de la venko). Post disfalo de la socialisma ŝtato, en Rusio dum kelkaj jaroj ne okazis parado sur Ruĝa Placo (Moskvo), sed ekde 1995 tiu tradicio renoviĝis. Ĝi restas tutlanda rusia ripoztago.

Landoj, kie la festo estas celebrata

  • Pollando - oficiale agnoskita kaj starigita la 8-an de majo de 1945; en Pola Popola Respubliko solene festata en la jaroj 1946–1989, en 1945–1950 ripoztago. Ĉefaj solenaĵoj estis en Varsovio
  • Rusio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946; la tagon oni konsideras libertago, eĉ se aperas semajnfine (tiukaze neksta lundo estas ripoztago)
  • Armenio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Azerbajĝano - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Belorusio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946, kvankam estas labortago
  • Kartvelio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Kirgizio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Taĝikio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Turkmenio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Ukrainio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946, tago ripoztago
  • Uzbekio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946 ĝis 1998 roku, ekde 1999 ripoztago kiel Memor-Tago
  • Kazaĥio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1947
  • Moldavio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1951
  • Israelo - oficiale agnoskita la 9-an de majo ekde 2000

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Paĝaro dediĉita al la venko. Enhavas multajn arkivajn materialojn (ru)