Vestlanda petrelo
Vestlanda petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vestlanda petrelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Procellaria westlandica (Falla, 1946) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Vestlanda petrelo (Procellaria westlandica), konata ankaŭ kiel Vestlanda nigra petrelo aŭ tāiko, estas rara marbirdo kiu nestumas en la arbaroj de Novzelando. Ĝi estas unu el la plej grandaj petreloj kiuj nestumas en nestotruoj, kaj estas minacata de specioj enmetita en Novzelandon.
La Vestlanda petrelo estas tute malhela birdospecio kun flaveca beko kaj malhelaj kruroj. Ĝi estas granda membro de la familio de petreloj kaj pufinoj nome Procelariedoj. Ĝi havas tre limigitan reproduktan teritorion, nune limigita al malgranda areo de la okcidenta marbordo de la Suda Insulo de Novzelando en areo protektita en la Nacia Parko Paparoa en dense arbaraj montetoj. Ĉemare ĝi havas teritoriojn el Tasmanio al Ĉilio kie ili manĝas fiŝojn kaj kalmarojn, same kiel rubon el fiŝkaptadaj ŝipoj aŭ fiŝkaptejoj.
La Vestlanda petrelo estas minacata de enmetitaj predantoj, ĉefe sovaĝiĝintaj katoj. Ĝi estas kaptita ankaŭ kiel kromaĵo ĉe fiŝkaptejoj. La politiko decidita de la Novzelanda Registaro kaj de ties Novzelanda Departamento de Konservado por kontroli katojn, same kiel la aliajn predantojn kaj aliajn minacojn al la kolonio, helpis multe por protekti la specion, kiu estas nune stabila kaj fakte pliiĝanta siajn nombrojn. Se la specio ekus malpliiĝon, tamen, ties malgranda populacio (2000 reproduktaj plenkreskuloj) signifas, ke ties klasigo estus necese ŝanĝota la Draste Endanĝerita.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International (2005). Procellaria westlandica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas vundebla
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Birdlife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Westland petrel - tāiko. Department of Conservation (2006). Arkivita el la originalo je 2010-05-19. Alirita 2012-01-08.
- Westland Petrel. ARKive - Images of Life on Earth. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2012-02-16.
|