Vikipedio:Vikipediistoj laŭ esperantiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediistoj laŭ landoj | esperantiĝo | temoj | vikipediistiĝo | redaktu


Sinprezentoj[redakti fonton]

Vikipediistoj, bonvolu enskribi vin ĉi tie kaj mencii kiam kaj kiel vi esperantiĝis. Bv. poste ĝustigi ankaŭ la statistikon ĉi tie.

  • Vikipediisto: Aluizjo Abreu
  • Arno Lagrange , denaskulo, de ĉ 1958.
  • Chuck SMITH, feb 2001, per reta kurso
  • Steven AUGART Mi esperantiĝis en julio 1985, ĉe la Kultura Centro Esperantista, ĉe Ĉaŭdefono. Min instruis la tre estimatinda kaj dankinda Claude GACOND. Mi unue renkontis Esperanton ĉ. 1981 en libro de Harry HARRISON. Mi tuj prunte prenis lernolibron de biblioteko publika, sed ne tralernis ĝin. Poste, dum la printempo de 1985, mi trovis afiŝon ĉe mia lernejo; la afiŝo havis (angle) la vortojn: "vizitu Germanujon senpage per Esperanto dum ĉi-somero, ankaŭ se vi ne parolas esperante! Vin gastigos la germana registraro, por plibonigi internaciajn rilatojn inter Germanujo kaj Usono." Mi aĉetis pli bonan lernolibron, tralernis ĝin dum junio de 1985, kaj alvenis Ĉaŭdefonen. Mi ege dankas Sinjoron Claude GACOND-on. Mi ankaŭ dankas la anojn de la Germana Esperanta Junularo, kiuj dum Aŭgusto gastigis min kaj aliajn usonoajn gejunulojn.
  • Eliott, de 1999, unue senentuziasme, 1/2 pro scivolemeo, 1/2 por ekhavi korespondantojn en la tuta mondo, kaj intencis dediĉi minimuman tempon, kaj fino! sed mi iom post iom malkovris ĉiujn virtojn, ĉarmojn kaj malkovraĵivon de E-o, kaj nun mi ŝatas ĝin pro ĝi mem, kaj opinias pri ĝi same kiel Claude Piron. Sed krome pro la humanismaj valoroj kaj por-alimondisma kaj kontraŭimperialista kongrueco.
  • Emmanuelle RICHARD, eklernis Esperanton en 2003 per retkursoj, kiujn mi nun kunadministras (http://ikurso.esperanto-jeunes.org)
  • Luis G. DEL VALLE , kvarfoje laŭ mia prelego apud mia nomo
  • Unukorno: antaŭ pli ol 20 jaroj. Mi estis ege juna kaj volis plibonigi la mondon...
  • Scott STARKEY (Yekrats): 2000 rete per la 10-lecionaj kursoj
  • Fred Meyer III: ĉirkaŭ 1966 ĉar ĝi estis konstruita!
  • Vitred: 1975, tute hazarde...
  • Kolonjano: ekde ĉ. 1978 ("kulpas" Harry HARRISON)
  • Gangleri: Mi esperantiĝis 1978 en Timiŝoara, Rumanio dank' al la admirinda agado de prof. d-ro Ignat Florian BOCIORT. Ekde la jarkomenco de 1982 mi transloĝigis al Germanio. Esp-istaj geamikoj kunhelpis trapasi la feran kurtenon.
  • Dekerido: 1979, eklernis pri E° per artikolo en bildstria revuo, en 1991 sekvis vesperkurson.
  • Rikardo KINNE: Mi eklernis Esperanto je 2000 sur la interreto per la 10-lecionaj kursoj.
  • Montanesko: 1980, aŭtodidakte
  • Roberto: Min esperantigis Mickey Mouse kaj Amo al Prostituitinoj. Mi estis 12 jaraĝa kaj legis revueton de Mickey Mouse en kio estulo diris: "Mi estas genio! Mi scias 30 lingvojn, krom Esperanton". Do mi demandis al mi: "Kio estas Esperanto? Certe lingvo, sed kial kroma lingvo?". Mi serĉis en malnova vortaro kaj tie estas: Esperanto: Internacia Lingvo kreita de Pola Doktoro Zamenhof, vidu Volapukon. Mi vidis Volapukon kaj la nomo "Volapuko" ŝajnis al mi pli serioza ol "Esperanto", sed mi ne trovis ion pli eĉ pri unu eĉ pri l' alia. Mi komentis al amiko pri la ebleco fari artfaritan lingvon, sed post kelka tempo, mi ne pensis plu pri tio. Iam mi estis en haveno, apud dokoj kiuj estas prostituitinoj kaj tre malpuraj vendejoj kiuj vendis restaĵojn kaj mi vidis tie tre tre malpuran flavkoloran broŝuron kun nomo "Curso Prático de Esperanto" (Praktika Kurso de Esperanto) de Francisko SZILÁGYI. Mi aĉetis ĝin kaj memlernis, post 4 jaroj mi eniris la movandon.
  • Vinkomarkov, denaskulo, de 1982
  • Verdlanco, 1986, renkontis E-on dum someraj ferioj, lernis ĝin dum vespera kurso en Trondheim aŭtune. Aktivas ekde tiam kaj en Grupo Esperantista de Trondheim kaj en Norvega Esperantista Ligo.
  • Jerome CHARBONNEL: de oktobro 2000, mi komencis esperantiĝi per la reto en Bordeaŭ,Francio. Per la radio (elsendo de Henri MASSON sur France Inter), mi konis tiun mirindan ilon de komunikado. Nun mi vivas en Le Mans, kaj ekde hodiaŭ, la 23-a de oktobro, mi eniras la Vikipedion.
  • Paŭlo: mi eklernis Esperanton la 28an de decembro 2001, post ke mi ricevis informleteron de Germana Esperanto-Junularo, post ke mi subskribis (eble duona jaro antaŭe) iĝi simbola membro de GEJ. Nun (2005-01-21) mi estas afergvidanto de la oficejo kaj estrarano de GEJ, kaj tial ne plu havas multe da tempo por vikipediumi. (La vikipedion mem mi malkovris jam antaŭ mia esperantiĝo - fakte mi membris la germanlingvan vikipedio-dissendolisto jam antaŭ la fondiĝo de la germanlingva vikipedio (ĝi estis antaŭe la dissendolisto de la germana tradukprojekto por Nupedia).
  • Gabriel BEECHAM: 2002 - rete, kiel kvazaŭ-distraĵo...
  • Paŭlo GEYER: 2003, rete per lernu.net
  • Russ WILLIAMS (Goulo). Mi eklernis en aprilo de 2003, ĉar la logika gramatiko, interesa historio, kaj originala pacameco allogis min. Mi lernis per diversaj retkursoj, libroj, kaj membreco en loka klubo.
  • Slavik IVANOV. Mi eklernis en 1996 memstare, nur en 1999 aktiviĝis en la movado.
  • Marvin. Mi eklernis en novembro de 2004.
  • Keskastel. Mi eklernis en 1960 kaj praktikis de temp' al tempo, kun longaj periodoj de kabeado, sed neniam mi forgesis la lingvon kaj ĉiufoje mi kapablis reparoli aŭ reskribi sen malfacilaĵo.
  • Helmut Welger Mi aŭtodidakte eklernis en 1976 kaj tuj ekaktivis en la movado.
  • Jorge CAMACHO (aŭ: jc) Mi eklernis per koresponda kurso en 1980, 13- aŭ 14-jara.
  • Gunnar Gällmo: ne scias ĉu mi iam esperantiĝis, sed mi esperantistiĝis finfine en 1979 (aktiviĝis do - mi studetis la lingvon jam pli ol dudek jarojn antaŭe) pro ĝenerala lingvointereso, parte pro kulpo de Harry HARRISON, kiu aŭtune 1979 estis honorgasto ĉe sciencofikcia kongreso en Stokholmo, kaj parte pro la tiam proksimiĝanta Stokholma UK.
  • Marian Constantin Ghilea: Mi ekesperantiĝis en septembro 1989 en Rumanio, pere de memstuda kurso. En iunio 1990 mi scipovis flue Esperanton.
  • Axel584 11:52, 23. Maj 2005 (UTC):ekesperantiĝis dum miaj studoj en 1999
  • Ruben' Torres Mi memlernis per la kurso "¿Sabe Usted esperanto?", de Jorge Hess, dum ŝipa vojaĝo inter Eŭropo kaj Japanio en 1986. (Mi estis maristo)
  • Antono MECHELYNCK: Mia bofrato jam de longa tempo estas esperantisto. Kiam li ankoraŭ estis "nur" la fianĉo de mia fratino, aŭ eble eĉ ne ankoraŭ, mi vizitis lian budon ĉe diversaj aranĝoj kiel ekzemple la "Ruĝflaga festo" (festo de la Komunista Partio). Mi abonis revuon perata de li, kaj konstatis, ke eĉ ne lerninte la lingvon mi komprenas preskaŭ ĉion. Fine mi "serioze" ellernis Esperanton en 1978 pere de la libro de Cresswell kaj Hartley "Teach Yourself Esperanto". De la Aŭsterlica IJK mi sendis al mia fratino kaj li gratulan telegramon en Esperanto pri ilia geedziĝo.
  • Erinaceto: En aprilo 2004 mi komencis. Memlernanto per la 16-leciona lernolibro. Ankoraŭ ne finita.
  • Alaŭdo 13:28, 9 novembro 2005 (UTC) , duondenaskulo: komence lernis la lingvon de patro, sed poste pro neuzo tute forgesis, relernis en 2000, en la movado ekde 2002.
  • Zetey, 1965, memlernanto, meznivela Atestilo ILEI/UEA 1991.
  • KriZe, naskiĝis 1973, loĝanto de Richland, Miŝigano, esperantisto ekde 1994.
  • Internaciulo, naskiĝis 1987, lernis kun mia patro per libroj ekde somero 2004 kaj mi poste partoprenis kongresojn
  • LaPingvino, naskiĝis en 1989, esperantiĝis pro kombino de scivolemo, negativa reklamo kaj malŝato de lingvolernado en 2004.
  • Denizo, naskiĝis en 1984, esperantiĝis pro kombino de scivolemo, kaj la emo lerni unu lingvo pli. Mi malkovris Esperanton interrete post aŭdo de la vorto "Esperanto" en la kopenhaga komerca altlernejo en septembro 2005. Mi komencis lerni en la sama monato kun amiko. Ni lernis per libro de Lars Forsmann kaj lernu!. Mi ekzameniĝis ĉe lernu! en aŭgusto 2006 kaj nun mi parolas flue.
  • Karl Heinz SCHAEFFER lernis Esperanton 1979 aŭtostudinte laŭ "Testo 5.000", bazita sur "Esperanto Programita 1-4" de Hermann Behrmann.Post ellernado estis fondita de li la Esperanto-Grupo Alena.
  • Barkituro sole eklernis Esperanton je la 26-a de Aŭgusto 2006.
  • Michael Cayley esperantiĝis en 1997.
  • Przemysław Wierzbowski, loĝanto de Bjalistoko, naskiĝis en 1986, esperantistiĝis per la interreto en 2003.
  • Henri MASSON. Mi memstare eklernis Esperanton kiam mi laboris en Parizo, tre precize la 19an de aprilo 1970 ptm (malpli precize, supozeble inter la 18a kaj 20a horo ! ;-) per maldika ruĝa broŝuro. Mi ekaktivis en 1972 en SAT kaj ĉefe SAT-Amikaro.
  • Alessandro FIORILLO la 15-an de decembro 2009 Zamenhof finis 150 jarojn kaj Google celebris tion per bildo. Mi vidis tiun bildon kaj mi ne sciis kiu estas Zamenhof kaj kio estas Esperanto. Tiam, mi iris en la itallingvan Vikipedion kaj mi eltrovis Esperanton. La 16-an de decembro 2009 mi ekstudis ĝin memstare.

Statistiko[redakti fonton]

(el la enmetitaj informoj en la sinprezentoj)

Jen la rezultoj pri kiam la vikipediistoj eklernis e-on:

  • Totalo de la datumoj: 71
  • DENASKAJ : 2.5
  • antaŭ 1980 : 15
  • inter 1980 kaj 1990 : 13
  • inter 1991 kaj 2000 : 21
  • En 2001 - 2004, eĉ en aŭgusto 2006 ! : 22

Oni vidas la fortan kreskadon depost 1990, kaj precipe depost 2001.

Plej multe el la novuloj malkovris E-on en Interreto, kaj memstare lernis.