Vjetnama perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vjetnama perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. merlini
Arborophila merlini
(Delacour & Jabouille, 1924)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vjetnama perdriko, Arborophila merlini, estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. La taksonomio de la tri skvambrustaj perdrikoj de malaltaj teroj estas konfuza, kaj tiele tiu specio estis foje traktata kiel subspecio de Skvambrusta perdriko (A. chloropus), aŭ ambaŭ estis kunigitaj kun la Kaŝtanbrusta perdriko (A. charltonii).

Ĝi estas endemia specio de loĝantaj birdoj en Vjetnamio en densaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de centra Anamo.

Oni agnoskas kutime du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • merlini (Delacour & Jabouille, 1924) – interno de centra Vjetnamio.
  • vivida (Delacour, 1926) – marbordaj montetoj de centra Vjetnamio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas 29 cm longa, kun la ino iom pli malgranda ol la masklo. La masklo pezas ĉirkaŭ 290 g kaj la ino 250 g.

La Vjetnama perdriko havas fajnastriecan brunan dorson. Ties kapo estas pala (ĉefe blankaj superokula kaj mustaĉavanga strioj) excepte pro brunaj krono kaj orelkovriloj. Ĝi havas skvamecan supran bruston, kaj ne havas la brunan koloron de siaj parencoj, kaj la resto de la subaj partoj estas sablokolora kun malhelaj sagoformaj markoj en flankoj. Ambaŭ seksoj havas similajn plumarojn. Okulringo kaj kruroj estas ruĝaj.

La alvoko estas serio de klaraj fajfoj.

Kutimaro kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu malbone konata kaj timida specio manĝas en malgrandaj aroj semojn, berojn kaj termitojn.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro senarbarigo kaj estas limigita al du malgrandaj areoj de Anamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]