Vojaĝo de la Beagle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vojaĝo de la Beaglevojaĝo de la HMS Beagle estis fakte la dua esplorvojaĝo de tiu ŝipo, de la 27-a de decembro 1831 ĝis la 2-a de oktobro 1836. Ĝi velis sub komando de Robert Fitzroy de kiam dum la unua vojaĝo sin memmortigis la tiama ŝipestro.

FitzRoy pripensinte la avantaĝon vojaĝi kun geologo, serĉis viron por akompani lin dum la vojaĝo. La ĵus diplomita Charles Darwin esperis vidi la tropikojn antaŭ ol iĝi pastro. Fine de la ekspedicio li jam estis konata kiel geologo kaj fosilikolektanto kaj la publikigado de lia taglibro "La vojaĝo de la Beagle" igis lin fama aŭtoro. La informojn, kiujn li kolektis dum tiu ĉirkaŭvelado de la mondo, donis al li la ĉefajn informojn por la posta disvolvo de lia teorio pri evoluo.

Pentraĵo de la ekspedicio de la ŝipo Beagle, fare de Conrad Martens.

La Beagle travelis la Atlantikon, realigis detalajn hidrografiajn esplorojn ĉe la bordoj de la suda parto de Sudameriko kaj daŭrigis sian vojaĝon al Tahitio kaj Aŭstralio. La vojaĝo daŭris fine ne la du antaŭplanitajn jarojn, sed preskaŭ kvin.

FitzRoy planis ke dum li kaj liaj oficiroj zorgus pri hidrografio, Darwin ekzamenus la teron, konsiderante lian sperton pri mineralogio kaj geologio. Geologio estis lia plej granda intereso, inklude la studon de fosilioj, kaj la notoj pri tiu fako estis multe pli ampleksaj ol tiu pri zoologio.

Darwin pasigis la plej multan tempon surtere: tri jarojn kaj tri monatojn surtere kaj 18 monatojn surmare.[1] Komence de la vojaĝo li decidis, ke li verku libron pri geologio kaj montris talenton pri teoriado. En Punta Alta li malkovris gigantajn fosiliojn de formortintaj bestoj, tiam konataj nur de tre malmultaj ekzempleroj. Li kolektis kaj detale priskribis plantojn kaj bestojn, kaj tiuj rezultoj fine disvolviĝis al lia teorio pri evoluo pro natura selektado.

Vojaĝo[redakti | redakti fonton]

La vojaĝo de la HMS Beagle, 1 Plymouth - 2 Tenerifo - 3 Kabo-Verdo - 4 Bahio - 5 Rio de Janeiro - 6 Montevideo - 7 Falklandoj - 8 Valparaiso - 9 Kallao / Limo - 10 Galapagoj - 11 Tahitio - 12 Nov-Zelando - 13 Sidnejo - 14 Hobarto - 15 Sundo de Reĝo Georgo - 16 Kokosinsuloj - 17 Maŭricio - 18 Kaburbo - 19 Bahio - 20 Acoroj

La komenco de la vojaĝo de la Beagle estis origine planita por la 24-a de oktobro 1831, sed pro diversaj prokrastoj, ĝi finfine forlasis la havenon en la 27-a de decembro.[2]

La ŝipo unue tuŝis Madejron, kaj je la 6-a de januaro ili alvenis Tenerifon, sed ili ne ricevis permeson elŝipiĝi, pro epidemio de ĥolero ekzistinta en Anglio.

La unua halto okazis en la insulo de Santiago en Kabo-Verdo, kie komenciĝas la taglibro de Darwin. Li trovis mirinda la tropikan vegetaĵon kaj la vulkanan geologion. Li faris observojn de stratigrafio (la studo de stratumoj), kaj uzis la ideojn de la libro Principoj de Geologio de Charles Lyell, laŭ kiu la trovitaj formoj estis la rezulto de procezoj dum longegaj periodoj de tempo.

Orienta bordo de Sudameriko[redakti | redakti fonton]

La 28-an de februaro ili alvenis en Sudamerikon, en la brazilan urbon de Salvadoro de Bahio. Post kelkaj tagoj ili velis suden, kaj post esploro de la insuloj Abrolhos, ili alvenis al Rio-de-Ĵanejro kie Darwin komencis esplori la internon.

Dum la Beagle troviĝis en Bahía Blanca, Darwin kaj FitzRoy foriris per barko kaj aliris la plaĝon de Punta Alta, kie ili trovis fosiliojn de grandegaj malaperintaj mamuloj.

Ili alvenis en Fajrolandon je la 1-a de decembro 1832, kie ili estis impresitaj de la sovaĝeco de la indiĝenoj, kiu kontrastis kun la sinteno de la tri fuegianoj kiujn ili portis surŝipe kiel misiistojn.

Ili poste revenas al Río Negro en Argentinio, kie Darwin forlasas la Beagle por esplori surtere kun la gauĉoj. La 13-an de aŭgusto 1833 li renkontas la generalon Juan Manuel de Rosas, kiu estis luktante kontraŭ la indianoj. Post diversaj aventuroj, li reprenas la kontakton kun la ŝipo en Montevideo. Ili denove vojaĝas suden kaj alvenas al Puerto Deseado la 23-an de decembro. Poste ili atingas Puerto San Julián kaj la 26-an de januaro ili eniras la Magelanan Markolon kaj la Golfon de Sankta Gregorio.

Ili retroiras al la insuloj Malvinoj, kaj denove al Argentinio.

Okcidenta bordo de Sudameriko[redakti | redakti fonton]

La insuloj Galapagoj[redakti | redakti fonton]

De Tahitio al Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

En 1837 la HMS Beagle esploras Aŭstralion, pentraĵo de Owen Stanley.

Reveno[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neve Browne, 1989 (p.16)
  2. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]