William H. Harrison

El Vikipedio

(Alidirektita el William H. HARRISON)
Saltu al: navigado, serĉo

William Henry HARRISON [ŬILjam HENri HArison] (naskiĝis la 9-an de februaro, 1773, mortis la 4-an de aprilo de 1841) estis la naŭa Prezidento de Usono.

Harrison naskiĝis en Virginio. Dum la 30 tagoj de lia administrado (de la 4-a de marto ĝis la 4-a de aprilo, 1841) nenio grava okazis en Usono. Anna Tuthill Symmes estis lia edzino. Estis naŭ gefiloj en la familio. Harrison estis Episkopano kaj serioza studanto de la Biblio.

Li mortis 68-jaraĝa pro pneŭmonio, kelkajn tagojn post sia inaŭgura prelego (sen ĉapo kaj mantelo) en la malvarma marta vetero de Vaŝingtono. Li estis la avo de la 23-a usona prezidento Benjamin Harrison.


Antaŭulo:
Martin Van Buren
1837-1841
9-a
Prezidento de Usono

1841-1841
Posteulo:
John Tyler
1841-1845