Wim Duisenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wim DUISENBERG

Willem Frederik DUISENBERG, mallonge nomata Wim (naskiĝis la 9-an de julio 1935, mortis la 31-an de julio 2005 en Faucon en Francio) estis nederlanda politikisto kaj bankisto. Li forte subtenis la enkondukon de la eŭro en 12 eŭropaj landoj en 2002.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wim Duisenberg (vim dEŭzenberĥ) estis filo de Lammert Duisenberg, vokto en akvodukta metiejo, kaj Antje Ykema. Li studis ekonomikon en la Regna Universitato Groningen kaj tie doktoriĝis per disertacio pri "La ekonomiaj konsekvencoj de malarmado". Poste li laboris dum kvar jaroj ĉe la Internacia Valuta Fonduso kaj unu jaron ĉe la Nacia Banko de Nederlando. Poste li inter 1970 kaj 1972 estis profesoro pri makro-ekonomiko ĉe la universitato de Amsterdamo,

El sia unua edzeco li havis tri gefilojn. Poste li edziĝis al Gretta Nieuwenhuizen, disputata politika aktivulo, kiu interalie subtenis la problemaron de Palestino.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

De 1973 al 1977 Duisenberg estis ministro pri financo en la registaro Den Uyl. Li estis responda pri politiko direktita al kresko de ŝtataj elspezoj kaj redistribuo de enspezoj (egal-niveligo). Per ŝtataj elspezoj la ekonomia malkresko kaŭzita de la petrola krizo de 1973 estis kompensita. En 1975 li instigis moderigon de la kresko de la kolektivaj elspezoj, per la tiel nomata memorando unuprocenta. Ankaŭ kiam formiĝis la (ne efektiviĝonta) dua registaro Den Uyl, Duisenberg defendis prudentan financan politikon.

En 1973 Duisenberg komence estis kontraŭulo de projekto pri granda piliera akvobaraĵo en orienta Skeldo, sed poste konsentis je la kondiĉo, ke la buĝeto ne estu forte transpaŝita.

En 1974 Duisenberg kune kun vicministro Van Rooijen proponis ŝanĝon de la hereda juro, kiu celis altigi la imposton pri heredo, donaco kaj transdono en flanka parenceco kaj al ne-parencoj je 20 procentoj. La leĝpropono estis retirita de la sekva registaro.

En 1976 li kune kun ministro Boersma proponis leĝo-skizon pri divido de posedokresko (nederlande Vermogensaanwasdeling, V. A. D.). Ankaŭ tiu leĝo estis retirita de sekva registaro.


Em 1977 Duisenberg efektivigis la leĝon pri ĝira valorpapera komerco. Tiu leĝo ebligis sistemon de ĝira valorpapera komerco. Valorpaperoj estas administrataj de centra institucio, kiu efektivigas borsajn transakciojn. La aŭtoritatoj kontrolas la centran institucion.

Kiam dua registaro Den Uyl ne efektiviĝis, Duisenberg en 1977 kaj 1978 estis en la dua ĉambro de la parlamento, sed eksiĝis, por iĝi vicprezidanto de banko Rabobank.

En 1998 li iĝis la unua prezidanto de la Eŭropa Centra Banko. Lia viculo estis la franco Christian Noyer. Francio grumblis, ke (pro la subteno de germanio) ne-franco ricevis la postenon, sed estis kvietigita per la kompromiso, ke Duisenberg post duono de sia oficado libervole rezignos sian postenon al la franco Jean-Claude Trichet. Tio okazis je la 1-a de novembro 2003, kvankam Duisenberg formale eksiĝis jam je la 9-a de julio, sia 68-a naskiĝfesto.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 31-an de julio 2005 Duisenberg estis trovita senkonscia en la naĝejo de sia vilao en Faucon. Li dronis post koratako. Lia edzino vokis krizokuraciston, kiu jam ne povis helpi.

Antaŭe: Prezidanto de Eŭropa Centra Banko Poste: Logo European Central Bank.svg
1-a de junio 1998 ĝis 31-a de oktobro 2003 Jean-Claude Trichet