Yahoo!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la kvara parto de La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift, la angla vorto yahoo [jahu] (vidu Jahuoj) signifas bestsimilan homaĉon, kontraste al la inteligentaj kaj pli ol homoj noblaj ĉevaloj, nomitaj houyhnhnm [hujhnhnm].

Ĉu pro ĉu sendepende de Swift, la vorto nuntempe signifas ankaŭ unu el la plej gravaj kaj famaj rolantoj de Interreto kaj ĉefe de la TTT. Yahoo fariĝis fama dank'al ĝia TTT-pordego kie ĝi disponigas katalogon de TTT-ejoj prezentitaj laŭ rubrikoj kaj subrubrikoj kaj esploreblaj per Retserĉilo.

Aldoniĝis poste diversaj senpagaj servoj kreitaj de Yahoo mem aŭ aĉetitaj de aliaj rolantoj de Interreto: gastigo de TTT-ejoj per Geocities, funkciigo de dissendo-listoj aĉetitaj de egroups por fariĝi Yahoogroups, uzo de Google por ampleksigi la rezulton donitan de la propra katalogo de Yahoo, novaĵservo, retpoŝt-servo ktp.

Nun Yahoo ekzistas diverslingve kun prezento adaptita al diversaj landoj de Azio, Ameriko, Eŭropo kaj Oceanio, kaj eĉ al diversaj ŝtatoj de Usono kaj regionoj de Eŭropo.

Yahoo diverslingve kaj diversnacie: